Vojaĝo al milito aŭ Somero en Donbaso (III)

Merkredo, la 13-a de septembro 2023

Kajo de rivero Kalmius en Donecko.


Unua parto, Dua parto

Areo de Baĥmuto restis for, ni venas al Donecko — granda kaj bela urbo kun miliono da loĝantoj, sur kies kapojn jam 9 jarojn ĉiutage falas bomboj. Kiel vivas tiu ĉi mirinda urbego?

La suno, glaciaĵoj kaj bomboj redakti

En Donecko estas bone. Brilanta suno, puraj stratoj, floroj ĉie ajn, junulinoj en ŝortoj promenas laŭ riverkajo kaj manĝas glaciaĵojn. Ĝi aspektas kiel tipa suda urbo meze de somera sezono. Nur post eliri la aŭton oni rimarkas la unuan diferencon — kanonpafadon. Foriroj kaj alvenoj aŭdiĝas preskaŭ senĉese — obtuze, tamen konstante. Lokanoj evidente delonge alkutimiĝis al tio — same kiel ni alkutimiĝas al bruo de la aŭtoj aŭ frapado de vagonradoj.

Poste oni rimarkas disbatitajn montrofenestrojn kaj sablosakojn, stokitajn laŭlonge de iuj konstruaĵoj — tio estas spuroj de ĥaosa bombado de la urbo, kiu daŭras jam naŭan jaron. Fine, enirinte restoracion de kartvela kuirarto, similan al multaj kartvelaj manĝejoj en Tjumeno, oni alfrontas unu el plej ĝenaj specifaĵoj de la urbo — sur lavalbo staras plasta ujo kun krano, apud neceseja seĝo situas metala sitelo kun ĉerpilo. En Donecko akvo aperas en la kranoj nur unufoje je tri tagoj, laŭ horaro. Lokanoj jam adaptiĝis al tio kaj sukcesas krei rezervojn por duono da semajno, sed la manĝejoj kaj la aliaj publikaj institucioj devas elturniĝi tiel — per siteloj kaj ĉerpiloj.

 
Akvujo en necesejo de restoracio en Donecko.

“Oni diras ke ĝis ni liberigos Kramatorskon kaj Slovjanskon akvo ne reaperos," — trankvile konstatis mia loka amikino, loĝanta en la urbo dum jaroj kun sia familio. Homoj ĉi tie militas ne nur por grandaj ideoj, sed ankaŭ por ke en iliaj hejmoj estu akvo kaj sur la kapojn de iliaj infanoj ne plu falu bomboj.

Sed en nia dometo mankas eĉ ili. Post ekscii pri niaj loĝejaj malfacilaĵoj, la specfortuloj proponis sian dometon urborande. “Cetere la areo estas ne tre bona — sud-okcidente, apud la urbo Marjinko, kie apenaŭ restis eĉ unu nedetruita domo kaj la bataloj daŭras. Lastafoje tiu urboparto estas ofte bombata. Do decidu vi mem”. Aliaj variantoj mankas kaj ni akceptas.

 
Statuo de Anton Ĉeĥov ĉe riverkajo en Donecko.

Geografio de Donecko estas grava fako kaj ne nur de la scienca vidpunkto. Dum jaroj ukraina armeo bombadis la urbon, pafante sencele — kun espero mortigi almenaŭ iun ajn urbanon. Iom post iom lokanoj lernis kiuj areoj estas bombataj plej ofte kaj kiujn ukraina artilerio, lokita 15 minutojn for de la urbocentro, ne povas atingi. Foje homoj el danĝeraj kvartaloj eĉ luis loĝejojn en areoj pli sekuraj dum siajn proprajn ili luigis malmultekoste. Sed nun danke al okcidentaj donacoj ukrainaj militistoj ricevis eblecon pafi je 300 km kaj pli, do sekuraj areoj en Donecko ne plu ekzistas. En lasta tago de nia restado en la urbo mia amikino telefonis min: “Ĉu vi aŭdis kio okazis hieraŭ en Makejevko — areo kiun mi rekomendis al vi kiel plej sekuran? Granda bombado kun multaj detruoj kaj viktimoj!” La vivo en Donecko estas loterio kaj ĉi-foje ni gajnis.

Jen nia domo en ordinara strato urborande — kun najbaroj trans barilo kaj rubuso en la korto. Specfortuloj troviĝas tie preskaŭ ĉiam — iuj venas, aliaj foriras. Sur la muro pendas ikono de Jesuo en metala kovrilo, infanaj desegnaĵoj okaze de la Tago de Defendanto de Patrujo kaj kalendaro por 2019 kun gaja porkideto en matrosa ĉapo. Sur divano dormas soldato, lia mitraleto kuŝas apude.

Ni elaŭtigas la skatolojn kaj stokas ilin en la korto, samtempe klasifikante laŭ ricevontoj. Mi iras esplori la ĉirkaŭaĵojn. Nenio speciala, apud privataj domoj altiĝas pluretaĝaj konstruaĵoj, apud kadukaj dometoj — domegoj el ruĝaj brikoj. En multaj stratoj mankas eĉ asfalto dum unu strato estas komplete pavimita je trotuaraj platetoj. En vendejoj mirigas interioroj de la 1990-aj jaroj kaj “komplezemo” de la sama periodo, pli ĝuste ĝia kompleta manko.

Kio estas Ĉeĥov? redakti

Vespere venis komandestro de speciala taĉmento por babili kun malnovaj kaj novaj amikoj. Julia demandas, ĉu lia ŝoforo povus transporti nin al la urbocentro? Post kvin minutoj ni jam fulmas en malnova Lada laŭ stratoj de la vespera Donecko. Mi sidas sur malantaŭa sofo, kaj tubo de mitraleto, staranta apude, frapadas mian kruron. Juna viro kun larĝa barbo stiras la aŭton freneze, kvazaŭ ni flugas sub pafado laŭ malamika teritorio kaj nur de rapideco dependas, ĉu ni atingos la celon aŭ pereos. Cetere ĝuste tio estas kutima afero por li — veturigi la komandestron al batalejo, kie plej grava kaj komplika afero estas veni kaj reveni vivaj. “Kiam ukrainoj vidas mian „Tigron“ [kirasita militista ĵipo], ili ekpafas el ĉio kion ili havas,” — klarigas li. “Pli malbone estas veturi nur en „Tajfuno“ [pli granda militista veturilo], tiukaze vera infero komenciĝas”.

Ni marŝas triope laŭ kajo de rivero kun stranga nomo Kalmiuso kaj konversacias pri la milito. Malgraŭ kaŭkazistila barbo, Fred (voknomo) venis el Rjazana provinco. Li estas simpla bubo, kies junaĝo pasas en bataloj kaj kazernoj, for de la gepatra hejmo, kie li eĉ ne havis sufiĉan tempon por vivi.

Rande de aleo ekvidebliĝis statuo kun rekonebla profilo — Anton Ĉeĥov. “Kial Ĉeĥov?” miras Fred. Kaj mi ekkomprenas, ke por li tio estas simple nomo el lernolibro, do sen subskribo li ne rekonos la rusan klasikulon. Mi demandas min: kiom da tiaj junuloj ne havis tempon por vivi kaj almenaŭ ion en la vivo efektive kompreni, sed jam havis tempon por militi? Kio okazos al ili? Nia akompano ŝajne ne pensas pri tio — eble feliĉe.

Daŭrigo sekvos

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.