Vojaĝo al milito aŭ Somero en Donbaso (II)

Mardo, la 5-a de septembro 2023

Benzinejo en Donecko.


Unua parto

Post eniri Donbason ni tuj direktiĝis al Baĥmuto — malnova urbo, fondita antaŭ 400 jaroj laŭ ordono de rusa caro Ivano la Terura por kontraŭstari invadojn de la krimeaj tataroj. Nun en tiu ĉi areo denove ekflamis ardaj bataloj.

Bovinoj kaj bomboj redakti

Se diri precie, ni iris ne al Artjomovsko mem, kiel denove nomiĝas tiu ĉi urbo en rusiaj oficialaj dokumentoj — laŭe al decido revenigi la loknomojn, ekzistintajn ĝis la ŝtatrenverso en Kievo en 2014, por jam poste decidi, kiuj el ili estas ŝanĝindaj kaj kiuj ne. Ni iris al apuda vilaĝo, kiun defendas roto de specialaj fortoj. Ĝuste tiun ĉi parton de la fronto atakas per sia tuta furiozo la ukraina kontraŭofensivo, penanta akiri revanĉon post la perdo de Baĥmuto — plia urbo pri kiu Kieva propagando gurdadis ke “ĝi kapitulacos neniam!”

Kelkajn kilometrojn antaŭ la vilaĝo ni haltas ĉe militkontrolejo. Viro kun mitraleto batalpreta, maskita vizaĝo kaj Wagner-ĉevrono sugestas: “Malŝaltu la telefonojn”. Ĉu ne sufiĉos ŝalti avian reĝimon? “Prefere malŝaltu — tio estas por via sekureco”. Poste oni klarigos al ni ke ukrainaj trupoj de radioelektronika dampado spuras amasiĝojn de rusiaj sim-kartoj kaj bombas ilin, konsiderante ke plej verŝajne temas pri militistoj. Foje tiel pereas lokanoj, transirintaj al rusia telefonio, sed tio estas konsiderata flankaj damaĝoj neglektindaj.

 
Vilaĝo Troickoje, Donecka provinco.

En kompleta mallumo ni sekvas ĉiĉeronon el speciala taĉmento — unue en aŭtoj, poste piede tra la vilaĝo. Ĉiuj marŝas je silento kaj mallumo, eĉ poŝlanternon ŝalti estas malpermesite — malamikaj flugrobotoj 24 horojn pendas en ĉielo, kaj obusoj estas sendataj al ĉiu supozata celo senavare.

Ni eniras improvizitan kazernon en plurapartamenta domo, kie apenaŭ restis aliaj loĝantoj. Ĉie kuŝas kirasveŝtoj, kestoj kun municio, kaskoj kaj mitraletoj. En ŝranko videblas libroj de antaŭaj loĝantoj, sur muroj pendas simplaj bildoj kaj fotoj — tradicia interioro de sovetia apartamento ie ajn, de Lvovo ĝis Vladivostoko. Nur loĝantoj de tiu ĉi loko jam estas aliaj — silentemaj kaj lacaj.

La buboj regalas nin per vespermanĝo — surtable aperas bolitaj terpomoj kun viando, simpla soldata plado. Ni interŝanĝas la novaĵojn, sed ĉefe aŭskultas. La situacio estas pezega. Uloj el ĉefurbaj oficejoj devus aŭskulti tiujn ĉi rakontojn kaj ekrigardi tiujn ĉi vizaĝojn por kompreni kio estas la vera “interna forbrulo”. La propono festeni pro la renkontiĝo per simbolaj cent gramoj estas rifuzata ĝentile, sed firme — “ĉe ni funkcias seka leĝo”, ĉiuj drinkaĵoj estas strikte malpermesitaj.

Dum nia duonhora vizito post la fenestro aŭdiĝas tri laŭtaj eksplodoj, kiujn atentas neniu. Mi demandas pri distanco ĝis la alvenoj kiel oni nomas malamikajn obustrafojn ĉi tie — ĉu temas pri 3 km for de ni? “Malpli ol kilometro” respondas Aleksej.

Ni revenas al la aŭtoj. “Ni havas dometon en apuda vilaĝo” klarigas la taĉmentestro. “Ni venigos vin tien. 3 km for de ĉi tie ukrainoj jam bruligas kolonojn kaj tiu vilaĝo estas almenaŭ kelkajn kilometrojn pli for”. En mallumo ni venas al la malpkena kamparana dometo, enigas la aŭtojn en la korton kaj la soldatoj fermas post ni la pordegon. Dormi.

Prezo de la venko redakti

 
Vilaĝo Troickoje, Donecka provinco.

Oni diras ke kampara aero estas dormiga, sed mi ial vekiĝis frue, je la 4a matene, kaj ekmarŝis esplori la ĉirkaŭaĵojn. En la dometo restis nenio krom faldebla lito, kiun okupis mi, kaj matracoj surplanke. Surmure pendas ikonoj de Dipatrino, ĉe kontraŭa angulo staras martelego, sur fenestrobreto — bildkarto, en kiu knabo el la urbo Ribnoje gratulas nekonatan soldaton pri la Tago de Defendanto de Patrujo, diras ke li fieras pri li kaj promesas ke la venko sekvos nepre.

Breto sur alia muro estas plena je preĝolibroj por batalantoj, nigraj rubandoj kun malnovslavaj surskriboj kaj paperaj ikonetoj — evidente antaŭnelonge venis volontuloj el iu ortodoksa organizaĵo. Apude pendas papero kun horaro de deĵoroj: nomoj mankas, postrubande ĉiuj uzas nur la voknomojn.

Surstrate estas ankoraŭ mallume, sed heliĝas rapide. La korto estas inundita je fiherboj, en legomejo situas tranĉeo, sur apuda tablo kuŝas kaskoj. Sur pordo de stokejo videblas surskribo informanta ke ŝlosiloj troviĝas en apuda domo.

Mi grimpas sur la tegmenton de la domo — de ĉi tie videblas la strato kaj la korto. Kvieta mateno, apude kokerikas virkokoj, ĉe horizonto tre proksime al la tero iras milithelikopteroj. Je la 5a matene eklaboras ukraina artilerio kaj ĉe najbaroj ekmuĝas bovino kaj denove krias virkokoj. Laŭ strato preteriras avo — similan oni povas renkonti en iu ajn rusia vilaĝo. “Bonan matenon!” diras li — en kamparo oni kutimas saluti ĉiujn. “Ĉu tie, supre, estas pli bone?” demandas li kun rideto. “La suno, varmego — tio estas vera feriejo!” respondas mi. Similaj dialogoj ripetiĝas, videblas ke lokanoj alkutimiĝis al tiaj gastoj kaj rilatas amikeme.

 
Kartoĉo de Kalaŝnikov-mitraleto. Donecka provinco.

Aperas viro kun ĉarumo, li enrigardas la pordegon. “Mi estas posedanto de tiu ĉi domo, mi loĝas apude” klarigas li. “Loĝu iom ajn longe, mi nur deziras diri, ke se vi bezonos eniri ien, mi havas la ŝlosilojn — diru kaj mi malfermos. Ĉu mi alportu terpomojn por vi?” Milda prononco tuj montras, ke li estas lokano — “h” anstataŭ “g” estas propra al ĉiuj ukrainoj kaj loĝantoj de la sud-okcidenta parto de Rusio. Tamen li parolas puran rusan lingvon — same kiel ĉiuj homoj, kiujn mi renkontos dum sekvaj semajnoj.

Baldaŭ venas la specfortuloj, kiujn ni adiaŭis vespere. Aleksej dismetas surtable donacojn, kiujn li sukcesis aĉeti danke al popola monkolektado — teniloj por mitralo, flugroboto, dampilo de flamo kaj gaso por Kalaŝnikov-mitralo ktp.

La taĉmentestro rigardas ĉion atente kaj kapjesas dankeme. Li aspektas kiel homo senlime trankvila, sed post pli proksima kaj longa komunikado oni komprenas, ke malantaŭ ekstera trankvilo sin kaŝas enorma laceco.

Mi rememoras dialogon de generalo kaj taĉmentestro en Stalingrado el romano “La vivo kaj sorto” de Vasilij Grossman: “Detenu la malamikon kontraŭ iu ajn prezo. Rezervojn mi ne havas” diris Rodimvcev. “Deteni kontraŭ iu ajn prezo” respondis la homo en armea mantelo, kaj ĉiuj komprenis, kiam li sin turniĝinte ekmarŝis al elirejo, ke li konas la prezon, kiun li pagos”.

La malamiko estas ekipita laŭ NATO-normoj, ĝi uzas la plej novajn armilojn kaj teknologiojn, do oni devas respondi al ĝi samnivele. Feliĉe volontuloj de nia grupo helpas al la buboj kaj ili estas sincere dankemaj pro la subteno. Mi komprenas, ke Aleksej estis prava, insistante ke alportindaj estas nur la aĵoj, kiujn petas konkretaj taĉmentoj — ne io ajn donacita kaj kolektita surbaze de abstraktaj imagoj pri militistaj bezonoj. Problemoj rilate nutraĵon kaj vestojn estas plejparte solvitaj, nun necesas teknikaĵoj. Flugrobotoj, aŭtoj, ekipaĵoj — ĉio ĉi helpas al soldatoj postvivo kaj plenumi la bataltaskojn.

Ni petas permeson fari komunan foton kaj registri videon por la abonantoj de nia Telegram-kanalo “Uralanoj por la fronto”. “Ĉu danki? Bone, mi nur surprenos bivakĉapon — al mi restis nur du jaroj ĝis emeritiĝo” same trankvile diras la komandestro.

Jam tempas foriri. Apud Baĥmuto estas varmege, voja polvo pendas en aero. Nin atendas Donecko.

Daŭrigo sekvos

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.