Vojaĝo al milito aŭ Somero en Donbaso (I)
Ĵaŭdo, la 31-a de aŭgusto 2023
Vespere antaŭ la forveturo eksonoris la telefono: “Stano, kien vi iras? Tie nun estas tre danĝere!” Virina voĉo sonis konvinke, ja temis pri unu el volontulinoj, kiu delonge kolektas helpon por rusiaj militistoj en Donbaso. “Tie nun okazas ukraina kontraŭofensivo, terura bombado. Pripensu!” Tiu ĉi averto ne estis la unua, nek lasta. Sed ni ekveturis.
«Ni iros proksime al la frontlinio»
redaktiHoron de la forveturo Aleksej sciigis al mi vespere antaŭtage: “Morgaŭ je 8-30 venu al mi”. Mi jam perdis la esperon vojaĝi kun lia teamo — tagoj de mia mallonga ferio forflugadis rapide, sed la starto estis ĉiam prokrastata. Unue oni ne povis trovi kamionon por transporti aŭtojn transdonotajn al militistoj — neniu deziris veturi al tiu areo. Poste Rostova provinco estis blokita pro la insurekcio de Grupo Wagner. Junio 2023 estis finiĝanta dum ni ankoraŭ restis en Tjumeno.
Sed jen la dezirinda horo venis kaj ni ĉiuj renkontiĝis en eksterurba domo de Aleksej. Ni estas grupo da volontuloj subestre de entreprenisto kaj veterano de specialaj trupoj Aleksej Fedoruŝkin, jam pli ol unu jaron aĉetanta kaj liveranta la plej necesajn aĵojn al rusiaj soldatoj en Donbaso.
Ĉi-foje krom mi kaj Aleksej al la teamo aliĝis tri homoj: juna ŝoforo Kostja, militinstruisto kaj ŝtatoficisto Dima (ambaŭ el Saleĥardo), kaj Julia, manaĝero el Tjumeno. La novuloj estis nur mi kaj Julia, organizintaj monkolektadon en niaj naftogasaj kompanioj, ĉiuj aliaj jam vizitis Donbason plurfoje.
La vesperan telefonvokon Aleksej komentis koncize: “Tio estas vero, ukrainoj bombas la ariergardon tre aktive. Do ni provos trairi plej proksime al la frontlinio”. Mallonga adiaŭo, lastaj preparoj, starto — ĵipoj UAZ Patriot kaj Mercedes-Benz, kaj kamioneto Nissan Navara ekis al la vojo 3000 km longa.
Sendaĵo por Arbarulo
redaktiKun Kostja mi interkonatiĝis jam en UAZ, kiun li stiris. La juna bubo el la arkta urbo Saleĥardo, situanta en la norda parto de Tjumena provinco, aŭtune li estis mobilizita kaj militservis en Donbaso tri monatojn, sed poste estis sendita hejmen kiel patro de tri infanoj. Li planas reveni jam kiel kontraktulo — forlasi sian aŭtogruon, per kiu li perlaboras la vivon, kaj eksidi je kamiono de radioelektronika dampado, kies celo estas dampi malamikajn radiostaciojn kaj elektronikaĵojn ĉe la frontlinio. “Mi ekpensis: se mi ne iros militi, vi ne iros, alia ne, do kiu militos?”
Ni impetas kun maksimuma rapideco, kiun ebligas la ĵipo kaj dustria ŝoseo, plena je aŭtoj. En ĉevoja benzinstacio ni gluas sur la aŭtojn glumarkojn kun simboloj de la speciala operaco — surloke tio servos kiel rekonilo.
La unua halto okazas ĉe vilaĝo Viŝnevogorsko en Ĉelabinska provinco. Juna virino en T-ĉemizo Kitten Club metas en la kamioneton skatolojn kun surskriboj: “Kune ni estas forto, la venko nepre venos” kaj voknomoj de la ricevontoj — Pigrulo, Arbarulo… Tiel vilaĝanoj subtenas la samlokanojn, multaj el kiuj estas ĉe la frontlinio jam plurajn monatojn. Ŝia filo-adoleskulo enmanigas al ni paketojn kun bulkoj — «manĝu survoje”.
Ni iom babilas kun Lena (elpensita nomo). Ŝi estas ordinara virino el fora Urala setlejo, malmulte interesiĝas pri la politiko kaj sentas malamon al neniu. “Tie estas niaj edzoj, idoj, samvilaĝanoj” diras ŝi. “Ni devas helpi. La tuta vilaĝo kolektas helpon por ili, multaj havas parencojn batalantajn tie”. Fine ŝi avertas: “La edzo diris ke lastatempe oni bombas tre forte. Estu singardaj!”
Sekva halto okazas jam kiam ni forlasis la urbon Zlatouston en la sama provinco. Ĉi-foje ĝi estas neplanita — la kamioneto paneis. Ĉiuj aŭtoj estas aĉetitaj per popola monkolektado. Aleksej kaj lia teamo klopodis uzi tiun ĉi monon plej efike, kun minimumaj elspezoj por la aŭtoj kaj ilia riparado, do surprizoj ĉe tia ŝparado estas neeviteblaj.
La buboj restas umi sub la kapoto dum mi kaj Kostja hastas al la urbo. Por trovi necesan aŭtoparton restas ne pli ol unu horo — poste ĉiuj aŭtovendejoj en la urbeto fermiĝos. Jam preskaŭ perdinte ĉian esperon ni venas al la lasta vendejo, ĉirkaŭita de kadukaj lignaj dometoj. Post kelkaj minutoj sur la ŝtuparo aperas la jubilanta Kostja: “Trovita!” Vendisto rekonis la bezonaĵon laŭ foto: “Mi vidis tiaĵon en la stokejo. Por kio ĝi servas?”
Dum la buboj riparas la kamioneton vojrande, preter ni veturas pluraj aŭtoj. Nigra sedano kun similaj glumarkoj haltas: “Ĉu vi bezonas helpon?” Ni respondas, ke ĉio estas solvita, tamen la propono efikas afable — en Uralo oni ne forlasas la siajn je bezono.
Nokte ni venas al Ufo, ĉefurbo de Baŝkirio — laŭvoje ni eksciis ke UAZ Patriot ni prefere lasu tie, ĉe gepatroj de unu el komandestroj, por ke ili aranĝu necesajn dokumentojn. Ĉiuj aŭtoj estas transdonataj rekte al komandestroj de respektivaj taĉmentoj kaj formale iĝas ilia proprietaĵo, do oni devas esti tute certaj pri honesteco de la ricevontoj. Aleksej persone pritraktas ĉiun peton kaj ĝis nun eraroj tiukampe ne okazis.
Mallonga halto ĉe la gepatra hejmo de la komandestro — ni translokas ĉiujn skatolojn kaj maskoretojn al la kamioneto kaj daŭrigas la vojon en la du restintaj aŭtoj. Fakte ĉiutaga vivo de la volontulo konsistas je tio — paki, porti kaj veturi, eterne veturi ien. Dima ŝoforas jam 19 horojn, ŝajnas ke li ne scias kio estas laceco kaj povas veturi eterne. Tio estas lia unua ekspedicio en la nova ĵipo. Ni ĝuas komforton en lia Mercedes, sed ĉu tiu germana dorlotito ŝatos la detruitajn vojojn de Donbaso?
Finfine ni venas al la urbeto Ŝaĥto, kie nin atendas nerimakinda dometo urborande — neoficiala gastejo, kies mastrino akceptas la volontulojn regule kaj tute senpage. Post du tagoj de la ĉiama veturado dormo en horizontala pozicio kaj duŝo ŝajnas donaco de la sorto. Ni estas feliĉaj.
Ĉi tie al ni aliĝas Sergej — konstruisto el Tjumeno, veninta en propra kamioneto, plena je sendaĵoj por batalantoj. Trankvila, komunikema, ĝentila — tia najbaro kutime akvumas florojn matene aŭ ludas ŝakon en la korto. Malfacilas imagi ke antaŭ mi estas veterano, partopreninta ĉiujn ĉefajn batalojn de la Donbasa milito en 2014-2015. “Nur en la flughaveno de Donecko mi ne batalis, sed en Debalcevo kaj Ilovajsko jes, tie estis fortegaj bataloj”.
Aŭtune Sergej revenis al Donbaso, subskribinte kontrakton por tri monatoj. Kiel volontulo li estis sendita al BARS — rusa mallongigo, malĉifrebla kiel Batala Armea Rezervo de la Lando. Tiuj taĉmentoj estas ĉiam ĉe la plej danĝeraj lokoj, proksime al la malamiko — ili ja estas volontuloj, do uloj plej motivitaj kaj malcedemaj. Li planis subskribi novan kontrakton, sed nun apenaŭ faros tion — la trimonataj kontraktoj ne plu ekzistas dum militi po duonjaro kaj pli lia sano ne plu ebligos. Tamen li deziras kontribui laŭeble, do alportas la helpon por militistoj. Li tre bone scias kiel ili bezonas ĝin.
Postrubande
redaktiLa militisttoj ofte uzas specifajn vortojn por aĵoj kaj lokoj. Anstataŭ diri “mi iras al Donbaso” ili ofte diras “mi iras post rubandon” — kvazaŭ temas pri boksejo, kie okazas ne la plej grandskala konflikto post la fino de la Korea milito en 1953, sed sporta matĉo — kun reguloj, juĝisto kaj spektantoj. Eble parte ili pravas.
Post rubandon ni venas je la 9-a vespere. Eksa limgardejo nun estas nura kontrolejo, sed malmulto ŝanĝiĝis krom la signoj kaj nomoj. Laca oficisto en uniformo demandas pri celo de nia vojaĝo, rigardas la pasportojn kaj fine tralasas nin kaj niajn aŭtojn. Atendovicoj mankas, sed la vojoj ne estas tute malplenaj — jen kaj jen renkontiĝas civilulaj aŭtetoj, kiuj hastas ien en mallumo. Sed kien veturas ni?
Origine ni devis iri al privata domo en Donecko — tio ebligus loki en la korto kargon kaj poste disportadi ĝin laŭ taĉmentoj, deplojitaj en ĉiuj kvar provincoj. Tamen la plano fuŝiĝis, kaj lastmomente ni ekscias, ke la domo mankas. Laŭvoje mi penas trovi anstataŭaĵon helpe de amikino el Donecko, sed ĉiuj vokoj al telefonnumeroj el afiŝoj malsukcesas — la ejoj liberiĝos nur post kelkaj tagoj. Tio estas normala situacio por suda urbo meze de somera sezono. Sed apenaŭ liberaj loĝejoj en Donecko estas okupitaj de turistoj.
Aleksej resumas: “Aliaj variantoj mankas, do ni veturos rekte al la unua liverpunkto en vilaĝo X”. Mia amikino el Donecko estas ŝokita: “Stano, tio estas preskaŭ frontlinio!” Sed ni jam atingis la urbon Ĥarcizko kaj turnis norden — direkte al Baĥmuto.
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|