Plia usona ŝtato forigas mortopunon

Mardo, la 23-a de februaro 2021

Lundon la 22-an de februaro, la parlamento de la usona ŝtato Virginio aprobis leĝon, kiu forigas mortopunon en la ŝtato. La demokrata guberniestro de Virginio, S-ro Ralph Northam, jam anoncis, ke li subtenas tiun leĝon, kaj subskribos ĝin.

Tiel Virginio iĝos la 23-a usona ŝtato, kaj la unua el la sudaj ŝtatoj, kiu forigis mortopunon. Tiu decido estas ankaŭ simbola, ĉar Virginio estas la unua usona ŝtato, kiu ekzekutis homon en 1608, kiam ĝi ankoraŭ estis brita kolonio. Ĝi tial estas la ŝtato, kiu plej multe ekzekutis kondamnitojn en la historio de Usono, entute 1390.

Aliaj usonaj ŝtatoj, kiel Kansaso, OregonoVajomingo daŭre havas mortopunon en sia leĝaro, sed ne plu efektivigas ĝin de multaj jaroj. Aliaj, kiel Kalifornio, decidis moratorion.

Fontoj redakti