Pollando konfirmis ke ĝin trafis ukraina misilo

Ĵaŭdo, la 28-a de septembro 2023

Misiloj S-300 en ukraina armeo, 2017.


La 26-an de septembro pola gazeto Rzeczpospolita raportis reference al oficiala enketado, ke misilo mortiginta la 15-an de novembro 2022 du polajn kamparanojn, estis pafita de ukraina armeo. Kievo ĝis nun akuzas pri tio Rusion.

La misilo falis en vilaĝo Przewodów situanta je distrikto Hrubieszów (Lublina provinco), 7 km for de la ukraina limo. Temas pri vilaĝeto kun 413 loĝantoj kaj neniuj militaj aŭ gravaj civilaj objektoj. Ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij tuj kulpigis Rusion kaj alvokis NATO al severa respondo, tamen nek Pollando, nek Usono au la aliaj NATO-membroj subtenis la akuzon. Rusio neis la respondecon. Novaĵagentejo Associated Press referencis al usonaj oficialuloj, kiuj diris ke la misilo estis pafita de ukraina kontraŭaviada defendo, provinta rebati rusian atakon. Ili memorigas ke Ukrainio plu havas en stokejoj nombron da sovetiaj kaj rusiaj misiloj S-300.

La Nacia Prokurorejo de Pollando konkludis ke vere temas pri la misilo S-300 5-В-55. Tiaj misiloj povas flugi je distanco 75 ĝis 90 km dum la pozicioj de la rusia armeo troviĝis tiutempe oble pli for. Rusiaj trupoj en Belorusio ankaŭ ne povus fari tion, ĉar ili ne havas tiajn misilojn kaj troviĝis je distanco 150 km. Polaj enketistoj konkludis ke la raketon lanĉis ukraina kontraŭmisila defendo lokita apud Lvovo, kiu estis tiutage atakita de rusia armeo. Ukrainaj militistoj penis defendi karban elektrostacion kaj lanĉis paron da misiloj por altigi efikecon de la kontraŭatako. En tiaj kazoj la dua raketo, maltrafinta la celon, devas eksplodigi sin mem post atingi certan altecon. Sed evidente la mekanismo misfunkciis kaj ĝi daŭrigis la flugon, fine trafinte la polan vilaĝon.

Ukrainaj enketistoj venis al Pollando du tagojn post la incidento, sed la pola prokurorejo malpermesis al ili aliri la eksplodejon, do ili povis vidi distance nur misilajn rompitaĵojn.

La gazeto memorigis ke antaŭ kelkaj tagoj The New York Times publikigis rezultojn de sia ĵurnalisma enketo, pruvinta ke ankaŭ urbon Kostjantinivka en Donecka provinco la 6-an de septembro trafis ukraina misilo. Ĝi falis je la urba merkato, mortiginte 15 kaj vundinte 36 homojn. Ukrainaj aŭtoritatoj tuj akuzis Rusion kaj nomis tion "laŭvica krimo de rusoj kontraŭ civila loĝantaro, farita konscie, kun malvarma sango kaj cinike". Tamen usonaj ĵurnalistoj konkludis ke la tragedion kaŭzis ukraina misilo de la sistemo Buk, lanĉita de ukrainaj trupoj lokitaj 16 km for responde al rusia atako.

Fontoj redakti