Prelego en Pola Esperanta Asocio pri Israelo

Merkredo, la 9-a de oktobro 2013

La 15-an de oktobro je la 17:00 horo en Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio okazos prelego sub la titolo ”Miaj impresoj el Israelo” (pole: Moje wrażenia z Izraela).

Prelegos Szilva Szabolcs, esperanta instruisto. La prezentado rilatos kun Internacia Junulara Kongreso, kiu okazis en Israelo inter la 19-26-a de aŭgusto 2013 jaro. Antaŭ la prezentado oni enmanigos diplomojn al personoj, kiuj ricevis lingvajn atestilojn pri Esperanto.

Evento okazos en la sidejo de PEA ĉe la str. Andersa 37 lokalo 59a (domsonorilo 159). Eniro libera.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Prelekcja w Związku Esperantystów na temat Izraela, el pola Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).