Revuo «Esperanto» havas novan redaktoron

Merkredo, la 16-a de oktobro 2013

La estraro de UEA elektis al Fabricio VALLE, brazilano, kiel la nova redaktoro de la Revuo "Esperanto" inter aliaj 5 kandidatoj, tiel ili anoncis en sia ĵus aperinta Gazetaraj komunikoj de UEA. Tiu ĉi estas la unua fojo ekde la apero de la revuo, en kiu la redaktoro estas ekster-eŭropano.

La nuna redaktoro, Stano MARČEK, laboros ĝis la decembra numero, poste li transdonos sian postenon al Fabricio Valle por ke li pretigu la sekvajn numerojn de la revuo.

Fabricio Valle estas aktiva esperantisto ekde 1970, li estis i.a. prezidanto kaj estrarano de BEJO (1977-81) kaj oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001). Ankaŭ li redaktis ok numerojn de la revuo "Brazila Esperantisto" (2001-02).

Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro. Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero.
Mark Fettes - Prezidanto de UEA.

Rilataj novaĵoj

Referencoj