Rodrigo Guerrero estas la nova urbestro de Kalio
Mardo, la 1-a de novembro 2011
|
|
La kuracisto Rodrigo Guerrero estas la nova elektita urbestro de la ĉefurbo de la Valo. Guerrero estas diplomito de la Universitato de la Valo kaj li laboris en diversajn laborojn publikajn kiel urbestro de Kalio dum 1992-1994, direktoro de la Universitata Hospitalo de la Valo, universitatestro de la Universitato de la Valo kaj konsilano de la urbo ĝis 2010, inter alie.
Guerrero atingis la maksiman postenon el la urbo post venki al konservativa kandidato, Milton Castrillón, kiu okupis la duan lokon, kaj al María Isabel Urrutia Ocoró de la opozicio, kiu okupis la trian lokon, poste ricevis 127.802 voĉdonojn.
Mi ricevas ĉi venkon per multe da kontentiĝo, fiereco kaj humileco. Ni bezonas ke ĉiuj el la kalianoj kuniĝu por plibonigi la urbon | — Rodrigo Guerrero, urbestro 2012-2015
|
La sendependa kandidato ricevis alligitecojn diversajn al sia kampanjo kaj eĉ la apogo de la eksprezidanto Álvaro Uribe Vélez, kio kreis dubojn pri eblaj intervenoj en la administrado de la urbo pro la helpo ricevita dum la kampanjo. La ĉefaj defioj de Guerrero estos la lukto kontraŭ senlaboreco, kiu atingis historiajn nivelojn, kaj plifirmigi la Masivan Sistemon de Transporto.
Fontoj
- (es) Sahaquiel «Una vez más gana un movimiento independiente en Cali» – Inter Sukerkanoj, 1/11/2011 (arkivita [ ])
- (es) Dinero «Rodrigo Guerrero, alcalde de Cali 2012-2015» – Dinero.com, 31/10/2011 (arkivita [ ])
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Rodrigo Guerrero es el nuevo alcalde de Santiago de Cali, el es Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |