Sauda Arabujo: la petrolproduktado duonigita pro atakintaj flugmaŝinetoj senhomaj

Dimanĉo, la 15-a de septembro 2019

La petrolproduktanta ŝtatfirmo Saudi Aramco

La saud-araba energiministro diris sabate la 14-an de septembro 2019 ke la atakoj kontraŭ du petrolinstalaĵoj estis duonigintaj la produktadon de la regno. Neprofesiaj filmetoj de la frumatena atako en Abkaik, en orienta Sauda Arabujo, montrigis plurajn ardentajn brulegojn. Posttagmeze, vidiĝis grandegaj amasoj de fumo leviĝantaj en la ĉielon. Saud-arabaj oficialuloj diris ke neniu laboristo mortiĝis aŭ vundiĝis en la atakoj.

Milita proparolanto de la jemena Huti-milicio, Kol. Jahja Saree, prirespondis pri la sabataj atakoj de senhomaj flugmaŝinetoj kontraŭ la saud-arabaj petrolinstalaĵoj, kaj ĵuris pliigi ilin se la batalantoj de la saud-araba koalicio daŭrigos siajn frapojn en Jemeno. Tamen tio ne klaris, ĉu la senhomaj flugmaŝinetoj eliris el Jemeno mem.

S-ro Saree diris ke 10 (hutiaj) flugmaŝinetoj frapis la du petrolinstalaĵojn funkciigataj de la petrolproduktanta ŝtatfirmego Saudi Aramco. Li diris ke la atakoj estas nomitaj "Operacio Ekvilibro de Teruro", kaj ke tiuj ĉi respondas al tio, kion li nomas la "daŭrigaj krimoj de blokado kaj agreso kontraŭ Jemeno" (ĉar la Saudarab-direktata koalicio komencis batali kontraŭ la Hutioj antaŭ kvin jaroj). S-ro Saree pretendis ke la atako estis "la ĝis nun plej granda" kaj ke ĝi "postulis vastajn spionajn preparojn," inklusive de informojn interne de Sauda Arabujo.

Tamen pli malfrue sabate, la usona ŝtatministro Mike Pompeo kulpigis Iranon pro la atakoj kontraŭ la saud-arabaj peltrolejoj, kaj li ekskludis iun partoprenadon de la jemenaj Hutioj. "Teherano faris preskaŭ 100 atakojn kontraŭ Sauda Arabujo dum Ruhani kaj Zarif ŝajnigas ke ili diplomatias", diris Pompeo en la sociaj retoj, parolante pri la irana prezidanto Hassan Ruhani kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj Mohamed Javad Zarif.

Dimanĉe la 15-an de septembro, Irano neis ke ĝi partoprenis en la atako.

Fontoj redakti