Sirio rekonkeras Palmiran

Dimanĉo, la 27-a de marto 2016

La siria armeo, helpata de rusiaj fortoj, elkontrolis denove la urbon Palmira, inkluzive la famajn grekromanajn ruinojn. Laŭ la Siria Observatorio pri Homaj Rajtoj la siria armeo superis la militistojn de Islama Ŝtato, kiuj estis forpelitaj al la vilaĝoj Al-Suĥna, Al-Taiba, Al-Kum kaj Haql Al-Ĥel. La avancado komenciĝis antaŭ tri semajnoj kaj lasis 400 ĝihadistojn kaj 180 anojn de la siria alianco mortintaj.

La urbo estis kaptita de Daiŝo en 2015. Nun de la liberigita urbo, danke al kuna streĉo de la armeo de Sirio, specialaj fortoj de Rusio kaj al milicio Hizbulaho, oni planos la avancadojn kontraŭ la urboj Dair az-Zaŭr kaj Ar-Raka cele de ĉesigi la provizajn vojojn de la terorisma grupo.

Jen nova pruvo pri la efiko de la strategio de la siria armeo kaj ties aliancanoj en la milito kontraŭ la terorismo, kompare kun la manko de seriozeco de la koalicio gvidita de Usono.
Baŝar al-Asad, prezidento de Sirio.

Restas forpeli la teroristojn de la urbo Al-Alianije, 60 km sude, por reakiri la kontrolon de la dezerto kaj avanci al la landlimo kun Irako. Al-Asad diris ke la registaro rekonstruos la urbon, la templojn kaj la ruinojn, konsiderataj de Unesko mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

Fontoj