Slovakio ne plu sendos armilojn al Ukrainio

Vendredo, la 27-a de oktobro 2023

Robert Fico, 2020.


La 26-an de oktobro ĉefministro de Slovakio Robert Fico diris ke lia lando ne plu liveros armilojn al Ukrainio. Li klarigis ke plua armado de Kievo ne havas sencon, ĉar promesoj de ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij venki Rusion estas nerealismaj kaj la konflikto neeviteble solviĝos ne milite, sed per intertraktoj de Rusio kaj Usono, en kiuj opinio de la ukraina flanko ludos neniun rolon.

Adiaŭo al la armiloj redakti

 
Kontraŭavia sistemo S-300. Slovakio, 2011.

Tio okazis dum kunsido de la parlamenta komitato pri eŭropaj aferoj. La ĉefministro ne atendis la finon de la kunsido kaj forveturis al la flughaveno por flugi al Bruselo, kie li partoprenos dutagan kunsidon. Li rifuzis respondi al la demandoj de ĵurnalistoj.

  Mi subtenas la plej rapidan ĉesigon de la militado kaj mi ne interesiĝas laŭ kiu plano tio efektiviĝos. Mi ne scias, sed la plano de Zelenskij estas nerealisma. Li opinias ke la rusoj foriros el Donecko, LuganskoKrimeo. Tio estas nerealisma! La celo de tiu ĉi plano estas longigi la militadon. La intertraktoj dependas de la rusoj kaj usonanoj. Vi scias ke ukrainoj ludas neniun rolon je tio. Pri kio interkonsentos la rusoj kaj usonanoj, tio validos.  
Robert Fico

Tio signifas ke Slovakio estos la unua membro en Eŭropa Unio, kiu ĉesigos liveradon de la armiloj al Ukrainio (Hungario ekde komence rifuzis tion). Vendado de artileriaj kaj kontraŭaviaj sistemoj, produktataj de slovakaj fabrikoj kadre de komercaj kontraktoj, verŝajne daŭros, des pli ke tiuj longe malaktivaj produktejoj troviĝas en la ekonomie stagnanta regiono Považie, kie Fico ricevis fortan subtenon dum la balotoj. Li ne klarigis ĉu Slovakio, limanta Ukrainion, permesos plu uzi sian teritorion por transita transportado de la armiloj el Ĉeĥio kaj aliaj landoj.

Slovakio estis la unua lando, sendinta al Ukrainio kontraŭaviajn sistemojn S-300 kaj ĉasaviadilojn MiG-29, ambaŭ produktitajn en Sovetunio. Laŭ takso de la Kiel Institute for the World Economy (Germanio), ĝis julio 2023 Slovakio liveris al Ukrainio armilojn sume je 680 milionojn da eŭroj, kio konsistigas 0,65% de ĝia MEP. Laŭ la lasta indico ĝin superis nur Norvegio, Latvio, Litovio, Estonio, Danio kaj Pollando.

Observantoj atentigas ke nun armilaj rezervoj de la lando malpleniĝis, do Slovakio fakte ne plu havas ion donaceblan sen komplete detrui propran defendosistemon. Deputito de la reganta partio Marián Kéry konfirmis ke Slovakio havas nenion livereblan al Ukrainio kaj diris ke oni ordonis al ministro pri defendo Robert Kaliňák revizii militajn stokejojn por kompreni kion entute disponas la slovaka armeo post la antaŭa amasa fordonado.

Samtage al Slovakio estis transdonitaj du kontraŭaviaj sistemoj MANTIS, donacitaj de Germanio kaj starigotaj ĉe la orienta limo kun Ukrainio en la 11-a aerarmea brigado ĉe Nitro.

Doni ne armilojn, sed pacon redakti

 
Prezidanto de Slovakio Zuzana Čaputová kaj Volodimir Zelenskij. Kievo, Ukrainio, majo 2022.

Sian pozicion Robert Fico argumentis surbaze de raciaj konsideroj kaj alvokis koncentriĝi je la pacaj intertraktoj kaj humanitara helpo.

  Tuja ĉesigo de la militado estas la plej bona solvo kiu haveblas por Ukrainio hodiaŭ. Post unu jaro ni vidos pliajn cent mil pereintojn, kaj se ni rigardos la mapon, ni vidos ke la rusoj ricevis pli da teritorio ol ukrainoj. Tia estas la rezulto fine de 2023. Mi faras al ĉiuj simplan demandon: kio estas la diferenco inter 20 milionoj por hospitaloj aŭ 20 milionoj por senminigo aŭ 20 milionoj por municio? Mi diros al vi ke la hospitaloj kaj senminigo donos al Ukrainio pli ol la municio. La konflikto en Ukrainio ne estas nia milito. Ni havas neniun rilaton al tio. EU devas transformiĝi el armilliveranto je paciganto.  
Robert Fico

Robert Fico ankaŭ informis ke li kontraŭos ĉiujn ajn sankciojn kontraŭ Rusio se ili damaĝos interesojn de Slovakio.

  Mi voĉdonos por neniuj sankcioj kontraŭ Rusio antaŭ ol vidi analizon de ilia influo sur Slovakion. Se temas pri tiaj sankcioj, kiuj damaĝos nin, kiel plejparto de la antaŭaj sankcioj, mi ne havos rezonon subten ilin.  
Robert Fico

La vortoj kaj agoj redakti

 
Situo de Slovakio kaj Ukrainio surmape.

Samtage Robert Fico rakontis en sia afiŝo je Fejsbuko, ke li prezentis sian pozicion al la prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen.

  Mi informis la estron de la Eŭropa Komisiono ke la nova registaro de Slovakio ne donos militan subtenon al Ukrainio, ni koncentriĝos sole je humanitara helpo. La prezidanto de la Eŭropa Komisiono estimas suverenan rajton de la landoj-membroj doni aŭ ne militan helpon al Ukrainio, ŝi ankaŭ aprezis nian aliron al la humanitara helpo.  
Robert Fico

Li aldonis ke ekde nun Slovakio havos propran pozicion en Bruselo.

Dum la pintokunveno li, same kiel la hungara prezidanto Viktor Orbán, oponis asignon de pliaj 50 miliardoj da eŭroj al Ukrainio por 2024-2027, argumentante ke neceso de tiu ĉi financado ne estas pruvita kaj ke ĝia efikeco estas dubinda. Li esprimis en sia Fjesbuk-paĝo fortajn dubojn kaŭzitajn de totala korupteco en Ukrainio, kiu okupas la 116-an lokon el 180 en la Indico de perceptata korupto.

  Ukrainio estas unu el la plej koruptitaj landoj en la mondo kaj ĝia brutala financa subteno estas kondiĉigita de garantioj ke eŭropa mono, inkluzive tiun slovakan, ne estos kontraŭleĝe alproprigita.  
Robert Fico

Rimarkindas ke eĉ antaŭ la milito Slovakio ne havis gravajn ekonomiajn rilatojn kun Rusio: ĝi liveris tien nur 1,5% de sia eksporto kaj aĉetis 6% de sia importo. Laŭ datumoj de Globsec, nur 40% de la slovakoj trovas Rusion kulpa pri la milito en Ukrainio dum la aliaj akuzas Ukrainion mem aŭ la Okcidenton.

Reagoj redakti

 
Peter Pellegrini, 2018.

Estro de la slovaka partio "Voĉo — sociala demokratio" Peter Pellegrini trovis nenion ŝokan en la vortoj de sia konkuranto kaj diris ke tio nur signifas ke li strebas defendi interesojn de Slovakio dum decidofarado en EU, ne esti ilia pasiva plenumanto.

  Mi vidas en liaj vortoj nenion kontraŭan al la fakto ke Slovakio iel flankiĝas de EU kaj NATO. Estus racie atendi komencon de pacaj intertraktoj estonte.  
Peter Pellegrini

La komitato pri eŭropaj aferoj en sia fina konkludo diris ke Slovakio subtenos pacan planon de Zelenskij, laŭ kiu Rusio devas forkonduki siajn trupojn de la tuta teritorio de Ukrainio je la limoj de 1991 (do inkluzive Krimeon) kaj pagi reparaciojn.

Vic-prezidanto de la slovaka parlamento Michal Šimečka, estro de la opozicia partio "Progresema Slovakio", diris ke la ĉefministro devos sekvi tiun ĉi decidon kaj ke li ne rajtas esprimi nur personan opinion dum li reprezentas Slovakion.

  La komitato pri eŭropaj aferoj donas al la ĉefministro plenumendajn instrukciojn. La ĉefministro ne povas opinii ke li diros ion alian en Bruselo aŭ ke li devios de sia pozicio aŭ, kiel li diros, ke li realigos la suverenan eksteran politikon [...] Se la ĉefministro venos al la pintokunveno de ŝtatestroj kaj diros ke ni kiel Slovakio ne subtenas militan helpon al Ukrainio, li devos veni al la komitato pri eŭropaj aferoj por klarigi kial li deviis la ordonitan pozicion.  
Michal Šimečka

En Litovio prezidanto de la Nacia Komitato pri Sekureco kaj Defendo Laurynas Kasčiūnas diris ke tiu ĉi decido ne influos praktike la konflikton, sed "venenos la unuecon de la okcidentaj nacioj strebantaj subteni Ukrainion". Li avertis ke kaze de malpermeso de la milita transito Slovakio alfrontos "fortajn konsekvencojn por Slovakio mem flanke de NATO kaj EU".

Proparolanto de la rusia prezidanto Dmitrij Peskov diris ke milita kontribuo de Slovakio ne estis speciale grava, do ĝia ĉesigo ne povos grave influi la konflikton. Li atentigis ke la ĉefa gvidanto de la kontraŭa flanko estas Usono, ne Kievo, kaj nur ĝi povus fini la konflikton.

Malnovaj ofendoj redakti

 
Julija Timoŝenko babilas kun Vladimir Putin. Kievo, 2009.

Iuj politikologoj klarigas skeptikecon de Robert Fico rilate ukrainajn regantojn pro lia malbona sperto de intertraktoj kun ili en 2009, kiam li unuan fojon okupis ĉefministran postenon. La 7-an de januaro 2009 post longaj disputoj kun Rusio pri kondiĉoj de liverado de rusia gaso al Ukrainio kaj kostoj de ĝia transito, Rusio haltigis la transiton al Eŭropo, seniginte Slovakion je la fuelo vintromeze. Slovakio, kies fabrikoj neeviteble haltis, estis perdanta pro tio po 100 milionojn da eŭroj tage, do Fico urĝe alvokis ukrainan ĉefministron Julija Timoŝenko kaj rusian prezidanton Vladimir Putin fini la krizon.

La 14-an de januaro li flugis kun slovakia delegacio al Kievo. Sed ukraina ĉefministro unue devigis la slovakojn atendi tri horojn, poste venigis al la renkontiĝo ĵurnalistojn kaj antaŭ iliaj kameraoj ŝi dum 20 minutoj skoldis la slovakan ŝtatestron pro lia "porrusia pozicio" en la gasa disputo. "Tio estis absolute malagrabla situacio. Fico estis ruĝa pro kolero. Tio estis katastrofo. Li estis humiligita" rememoris unu el slovakaj registaranoj. Samtage Fico flugis al Moskvo, kie li estis solene akceptita de Putin en la halo de Sankta Georgo en la Granda Palaco de Kremlo. "Li certe memoras kio okazis en 2009" diris la eksa slovaka ministro pri eksteraj aferoj Miroslav Wlachovský.

La 16-an de januaro 2009 al Kievo venis slovaka prezidanto Ivan Gašparovič por renkontiĝi kun ukraina kolego Viktor Juŝĉenko, promesinta ke ukraina konzerno Naftogaz restarigos transiton de gaso al Slovakio. Sed dum la renkontiĝo estro de la konzerno diris al la prezidantoj ke li ne povos fari tion. "La ukrainoj sukcesis humigi kaj la ĉefministron kaj la prezidanton de Slovakio" konstatis la slovaka registarano.

La transito estis restarigita nur la 20-an de januaro surbaze de interkonsento de Timoŝenko kaj Putin, sed la fido de Fico kaj pluraj aliaj slovakaj politikistoj al ukrainoj estis detruita. "Certaj politikaj rondoj en Slovakio ne kredas al la ukrainoj" konfirmis la registarano.

Fontoj redakti