Vikinovaĵoj:Forigproponoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Venca24 (diskuto | kontribuoj)
Linio 54:
:Kompreneble mi kontraŭas al via, ''permesu al mi, stranga'' forig- aŭ translokpropono.
:--[[Uzanto:Piet-c|Piet-c]] ([[Uzanto-Diskuto:Piet-c|diskuto]]) 11:04, 24 Feb. 2014 (UTC)
::Saluton, Piet-c,
::kiel mi jam skribis, la artikolo ne estas skribita de neŭtrala vidpunkto sen emociaj tendencoj (konkrete frazoj kiel "...mi komencis interesiĝi pri religio...", "...mi admiradis minaretojn lignajn kaj ŝtonajn...", "...urbego, kiun (...) mi komencis tagon post tago ami...", "Kiel kutime vespere mi promenas...") kaj eĉ mi povas diri ke ĝi ne estas novaĵo, ĉar ne informas pri io nova aŭ aktuala (krom tio ke iu homo ekamis la urbon kaj kie gustumi freŝan panon), ĝi aspektas kiel blogaĵo kaj informas nur pri vojaĝo de iu konkreta homo (alia afero estus se ĝi estus ekz. intervjuo aŭ enketo pri io aktuala). La plej malgranda erareto estas, ke en ''El Popola Ĉinio'' ĝi havas daton 4-a de septembro 2013 kaj en Vikinovaĵoj ĝi estas "aktuala" je la 22-a de februaro 2014 (do post ses monatoj).
::Kiam mi skribis sur tiun ĉi paĝon, mi pensis ke por iu ĝi povas esti interesa kaj leginda, do mi skribis, ke ĝi povus (post eventuala forigo ĉi tie) trovi lokon en [[w:Vikifontaro|Vikifontaro]]. Bone, ke vi diris al mi ke licence ĝi bonas - unue mi tion ne rimarkis.
::Ĉu mi (ne)ŝatas Islamon, Ĉinion aŭ la retejon estas nerelevanta (en Vikimediaj projektoj mi uzas [[w:Vikipedio:Neŭtrala vidpunkto|neŭtralan vidpunkton]]). Laŭ mia scio pri ĵurnalismo estas eraroj en la formo de la artikolo (menciitaj supre). --[[Uzanto:Venca24|Venca24]] ([[Uzanto-Diskuto:Venca24|diskuto]]) 20:21, 24 Feb. 2014 (UTC)