Saluton, Piet-c, bonvenon al Vikinovaĵoj
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo
Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian paĝon de uzanto la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{Babel}}.
Kiel skribi artikolon Provejo
Vikinovaĵoj bezonas vin Fontoj de novaĵoj
Helpu diskonigi la projekton! Diskutejo

[de] Es gibt ein Raum für die Verwendung einer anderen Sprache. [en] There is a place for talking another language.
[es] Hay un lugar para hablar en otro idioma. [fr] Il y a un espace pour parler une autre langue.
[nl] Er is een plek voor het babbelen in een andere taal.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi CasteloBrancodiskuto 03:12, 2 Maj. 2011 (UTC)

Kreo kaj forviŝo de ŝablonoj redakti

Saluton. Kial vi forviŝis kreitajn de vi ŝablonojn? Se vi volas ilian forigon, vi povas uzi la ŝablonon «{{forigu}}». --AVRS 21:51, 19 Jun. 2011 (UTC)

Saluton. Dankon al vi, AVRS. Mi ne konis tiun ŝablonon. Mi provos uzi ĝin. --Piet-c 14:19, 20 Jun. 2011 (UTC)


Multan dankon pro via helpo! Basbalisto (basbalano) 06:10, 22 Mar. 2013 (UTC)

Farita plezure, --Piet-c (diskuto) 11:14, 22 Mar. 2013 (UTC)


Administrantoj kaj Burokratoj redakti

Ni havas nek Administranton nek Burokraton ĉi tie por zorgi i.a. forigadojn kaj korektadojn. Ĉu vi ŝatus preni iu el la postenoj? --Sahaquiel9102 (diskuto) 21:12, 19 Jul. 2013 (UTC)

Saluton, Sahaquiel
Mi vin dankas por via sugesto, sed nuntempe mi tre aktivas por startigi Vikivojaĝon en Esperanto. Mi opinias ke gravas montri la praktikan kaj ekonomian utilecon de Esperanto. Tial mi preferas okupiĝi pri Vikivojaĝo. Tamen mi pretas asisti de tempo al tempo la same gravan Vikinovaĵojn.--Piet-c (diskuto) 09:20, 21 Jul. 2013 (UTC)
Mi kandidatiĝis (vidu Vikinovaĵoj:Administrantoj/kandidatoj), ĉar mi pensas ke estus utile havi Administranton. Multe da sukceso ĉe Vikivojaĝoj! --Sahaquiel9102 (diskuto) 22:06, 21 Jul. 2013 (UTC)

Hi, I will travel to Wikimania today, so I'll offline around 14 days. I'll do the changes in the conference. Regards Superzerocool (diskuto) 19:12, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

Sorry, I'm on vacation in Chile until 20th. I'll do it as second priority ;). Regards Superzerocool (diskuto) 01:31, 19 Sep. 2013 (UTC)
The code is outdated, because Yahoo has changed its page :(. I will try to rewrite a new bot in the next days. Superzerocool (diskuto) 02:03, 3 Mar. 2014 (UTC)
The bot is running again. Regards Superzerocool (diskuto) 00:42, 10 Mar. 2014 (UTC)
And Heartbleed problem has the guilt: I haven't re-logged the bot in Wikimedia Tool Labs. My fault and so sorry for this bug. Regards Superzerocool (diskuto) 00:21, 29 Apr. 2014 (UTC)
Hello Superzerocool, will you please reactivate the bot, that stopped updating, for Esperanto, French and German, 7 dec 2014, 21:31 (UTC). Thanks beforehand, --Piet-c (diskuto) 15:23, 10 Dec. 2014 (UTC)

Re: Aŭtomata kategoriigo redakti

Saluton! Kion mi celas per tio ne estas kategoriigi la ŝablonon mem, sed la artikolojn en kiu ĝi estas uzata. Tiel oni ne devas, ekzemple, aldoni la kategorion «Forpasoj» se oni jam uzas la ŝablonon, ktp. Tio faciligas la laboron laŭ mi. --Sahaquiel9102 (diskuto) 20:29, 17 Apr. 2014 (UTC)

Re-saluton Sahaquiel, mi tute konsentas: estus malpli da laboro, sed bedaŭrinde tio estigas cirklan rilaton: estas problemo, mi pensas. Amike, --Piet-c (diskuto) 20:35, 17 Apr. 2014 (UTC)
Ĉu? La ŝablono ne karegoriiĝas, nur kie ĝi estas uzata por tio estas <includeonly> ĉu ne? --Sahaquiel9102 (diskuto) 20:42, 17 Apr. 2014 (UTC)
Bonvolu vidi la artikolon Novaj bildoj el La Hobito omaĝe al la 40-a datreveno de la forpaso de Tolkien. Ĉi artikolo ne estas ŝablono, tamen ĝi troviĝas en kategorio:Ŝablonaro laŭ temo kaj en kategorio:Ŝablonaro uzata. Strange, ĉu ne? La kialo estas miaopinie la cirkla rilato ene de la difino de ŝablono Kulturo.
Ja strange. Tio ne okazas ekzemple en aliaj ŝablonoj. Mi fuŝis la kodon kiam mi skribis, mi ŝanĝis ĝis, kaj ŝajne jam ĉio funkcias bone. --Sahaquiel9102 (diskuto) 21:10, 17 Apr. 2014 (UTC)
Nun ni havas problemon sur la ĉefpaĝo koncerne la dinamika paĝolisto Esperanto: la unua artikolo havas daton: la 31-a de julio 2013! Kiel ni povos solvi tion? Amike, --Piet-c (diskuto) 12:54, 18 Apr. 2014 (UTC)
Ankaŭ la paĝolisto Socio ne estas en ordo. --Piet-c (diskuto) 13:17, 18 Apr. 2014 (UTC)
Tio ja okazis pro la kategoriigo. Ĉar nun artikoloj aperas en kategorioj kie ili ne estis antaŭe. Tio ŝanĝos kiam novaj artikoloj aperu post iom da tempo. --Sahaquiel9102 (diskuto) 00:22, 20 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablono Ukrainujo redakti

Saluton, kara! Ŝajnas al mi ke io fuŝas ĉe tiu ŝablono. Kelkaj novaĵoj verkitaj de mi en malsamaj tagoj estas respegulataj kiel kreitaj de la 17-a de aprilo. Mi ne komprenas kialon.--RG72 (diskuto) 16:15, 30 Apr. 2014 (UTC)

Saluton,RG
Estas la problemo, pri kiu oni parolas ĉi-supre; mi pensas, ke la kaŭzo estas la aŭtomata enkategoriigo ene de ŝablono kiel {{Ukrainujo}}: en tiu ŝablono troviĝas dinamika paĝolisto, kiu verŝajne konfliktas kun <includeonly>[[Kategorio:Ukrainujo]]</includeonly>. Do verŝajne preferindas forgesi la aŭtomatan enkategoriigon ĉe dinamika paĝolisto. --Piet-c (diskuto) 20:01, 30 Apr. 2014 (UTC)

Saluton, Piet. Dankon ke vi tiom fervore kontribuas artikolojn en vikinovaĵoj. En la nova artikolo "Rusujo riproĉas al Usono provokadon en Ukraina kriso", en tute bona lingvaĵo, erare enŝteliĝis la vorto "kriso", kiu fakte literumiĝas "krizo". Ĉar la krizo en orienta Eŭropo supozeble ankoraŭ daŭros, kaj probable estos pliaj artikoloj, indas konscii pri la literumo...   --ThomasPusch (diskuto) 13:41, 30 Jun. 2014 (UTC)

Saluton, Thomas Pusch. Dankon pro via rimarko. Vi pravas. --Piet-c (diskuto) 15:33, 30 Jun. 2014 (UTC)

Diskut-paĝoj redakti

Saluton Piet-c. Ĉu ne eblas aldoni la ŝablonon defaŭlte? Por ke ĉiuj diskutpaĝoj ĝin havu sennecese aldoni ĝin mane? --Sahaquiel9102 (diskuto) 16:03, 13 Jul. 2014 (UTC)

Saluton, Sahaquiel. Mi estas por tio, sed ne scias kiel ĝin realigi. Verŝajne mi ankaŭ ne havus la rajton fari tion!
Ni devos fari esploron por trovi la bonan metodon. --Piet-c (diskuto) 17:36, 13 Jul. 2014 (UTC)

Laŭ mia scio administranto ne povas fari tion, Mi kredas ke nur Burokrato povus. --Sahaquiel9102 (diskuto) 20:08, 13 Jul. 2014 (UTC)

Feliĉan 2015 redakti

Saluton Piet-c! Dankon pro viaj taŭgaj korektadoj. Vi ĉiam zorgas tre bone la artikolojn. Dankon pro tio! Feliĉan 2015! --Sahaquiel9102 (diskuto) 16:44, 28 Dec. 2014 (UTC)

Saluton, Sahaquiel. Feliĉan 2015 ankaŭ por vi. Ni daŭrigu nian kunlaboradon!

Kopirajto redakti

Saluton Piet. Mi ĵus forigis multan tekston de Esperantista Primavero: EsPrimo-11. La problemo estis ĝia kopirajta statuso - la retejo permesas "uzi", sed tiu permeso estas tre neklara, nebula. Oni ne povas precize diri, kion ĉion signifas "uzi". Estas bezonate koni precizan permesilon aŭ precizajn kopirajtajn kondiĉojn. Se vi interesiĝas, vi povas kontakti prizorgantojn de la retejo kaj peti pri preciza permesilo (aŭ unuopa liberigo per OTRS).

Mi tamen lasis la artikolon tiel, kiel ĝi estas por eventuala okazo, se vi ŝatus verki propran artikolon pri la temo. Se ne, kaj la "artikolo" devus resti tia, mi rekomendas peti forigon. Amike. --KuboF (diskuto) 15:29, 16 Mar. 2015 (UTC)

  Ora medalo «10 jaroj de Vikinovaĵoj»
Pro grava kontribuo al Vikinovaĵoj. RG72 (diskuto) 03:08, 18 mar. 2020 (UTC))Reply

Gratulon kaj dankegon, kara! Ek antaŭen! RG72 (diskuto) 10:15, 18 mar. 2020 (UTC)Reply