Skotoj voĉdonus jese en la referendumo pri sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Remux (diskuto | kontribuoj)
By Remux!
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:12, 7 sep. 2014

Dimanĉo, la 7-a de septembro 2014

La flago de Skotlando.

Je la unua fojo ekde la komenco de la anonco de la referendumo pri sendependiĝo de Skotlando el la Unuiĝinta Reĝlando, la personoj kiuj voĉdonus jese superas al tiuj, kiuj voĉdonus maljese. La novaĵo aperis ĉi-dimanĉo en artikolo publikigita de The Sunday Times, ili publikigis la rezulton de enketo pri la voĉdonemo de la skotoj pri la sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando, laŭ tiu enketo 51% de la skotoj voĉdonos jese al sedependiĝo kaj 49% voĉdonos por resti en la unuiĝo. La enketo ne enkalkulis al tiuj personoj kiuj ankoraŭ hezitas por kiu el la du ebloj voĉdoni.

La entrepreno YouGov, kiu respondecas pri la enketo, diras ke la diferenco de 2 poentoj signifas "teĥnikan statistikan egaliĝon", sed agnoskas ke estas la unua fojo en kiu la emo pri voĉdoni jese por la sendependiĝo superas al tiuj, kiuj voĉdonus por resti ene de la Unuiĝinta Reĝlando.

La rezulto de la enketo estis granda ŝoko, ĉar nur antaŭ unu monato la enketoj montris ke la emo resti en la unuiĝo superis je 20 poentoj al la voĉdonemo por la sendependiĝo. Sed ekde tiam la apogo al la sendependiĝo kreskis laŭ la enketoj, la lasta enketo farita antaŭ unu semajno montris ke nur 53% de la personoj voĉdonus kontraŭ la sendependiĝo.

Mankas nur 10 tagoj por la referendumo kaj ambaŭ flankoj laboras pli forte por atingi la apogon de tiuj, kiuj ankoraŭ ne scias ĉu voĉdoni jese aŭ kontraŭ.




Fontoj