Testado de hidrogenbombo kaŭzis tertremon en Nord-Koreio

Sabato, la 9-a de januaro 2016

Nord-Koreio faris, laŭ oficiala raporto de tiulanda registaro, la unuan testadon de hidrogenbombo, kiu havas pli da potenco ol la ordinaraj atomarmiloj de Nord-Koreio. La nord-koreia registaro diris en televidelsendo ke la testado estis sukcesa.

La japana, ĉina kaj sud-koreia aŭtoritatoj detektis tertremon merkrede matene. La Meteologia Administracio de Koreio analizis la tertremajn ondojn devenintaj je 49 km norde de la urbo Kilju, la nordokcidenta areo kie situas la ĉefloko pri atomtestado de Nord-Koreio. La Geologia Servo de Usono publikigis ke oni kalkulas la tertremon je 5.1 laŭ skalo de Richter.

Komence oni ne sciis la kaŭzon de la tertremo. Je la 12:30 (Koreia horo) per televidelsendo, la registaro de Kim Il-sung konfirmis ke temis pri atomtestado, kiu estis aprobita de la pasinta 3-a de januaro.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Corea del Norte prueba una bomba de hidrógeno que causa terremoto, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).