Trejnisto de Watford depostenigita pro ne scipovi la anglan

Lundo, la 12-a de junio 2017

Walter Mazzarri, eksa trejnisto de SSC Napoli kaj Inter Milano, estis depostenigita kiel trejnisto de Watford Football Club, teamo ludanta en la Premier Ligue de Anglio. Li estis dungita pasintsomere por anstataŭi la hispanon Quique Sánchez, kaj ĝis tiam li estis trejninta kaj ludinta nur en Italio.

La laboro de Mazzarri estis sukcesa kaj atingis ke la teamo daŭre restu en la plej alta kategorio. Tamen, dekomence la teamo petis al Mazarri lerni la anglan. Pasintdecembre Mazzarri ricevis lastan admonon, sed la trejnisto alparolis la ĵurnalistojn itallingve. Lia rilato kun la futbalistoj ankaŭ estis malfacila, li devis ricevi la helpon de dulingva futbalisto por komuniki strategiojn kaj ordonojn al la cetero de la teamo. Dummatĉe li ĉiam devis esti akompanata de kuntrejnisto.

Pro la rifuzo lerni la anglan, Watford decidis ne plu labori kun la itala trejnisto.

Fontoj