Trovitaj spuroj de tergasujo en la marbordo de Gaza

Dimanĉo, la 2-a de marto 2014

Laŭ informo al ĵurnaloj lunde kaj marde, la Doktoro Salem Salama, membro de la ekonomia komitato de la Palestina Leĝa Konsilio, certigis, ke estas spuroj de tergasujo en la marbordoj antaŭ la Gaza Sektoro.

Doktoro Salama diris, ke la tergasujo estis trovata fare de palestina fiŝkaptisto en Gaza Sektoro, kiu atentis pri bobelado en la akvo kaj pensis, unue, ke temis pri fiŝoj aŭ platoj moviĝantaj subakve. Aldone, Salama diris, ke oni prenis provaĵojn en la loko, kiujn oni portis al la Islama Universitato, kie oni analizis ilin. Laŭ informo al AFP, la doktoro diris, ke la ekzamenoj faritaj de spertuloj de la Universitato sugestas, ke ekzistas tergasujo. En intervjuo al radio-stacio Sout Al-Aqsa, Salem Salama diris, ke la gasujo estas 200 aŭ 300 metrojn for de la marbordo de la centro de Gazo, kio «plifaciligos la laboron al iu ajn entrepreno, kiu volu investi en tiu deponejo. La avantaĝoj estos grandaj por la Gaza Sektoro, ekonomie parolante».

La ĉefministro Ziad Al-Zaza alvokis por tranviliĝo post la malkovro fare de informo al AFP. «Ni bezonas fari pliajn studojn por certigi, ke estas gaso tie», li certigis. «Tio ĉi necesas provojn fare de spertaj entreprenoj, ĉar ni ne havas la ĝustajn laboratoriojn aŭ spertulojn».

La Gaza Sektoro, regata de Hamas ekde 2007, spertas la plej grandan energio-krizon el sia historio. La manko de fuelo okazigas kelkfoje, ke la loĝantoj havu nur po 12 horojn da elektro tage. La ebla tergasujo povus helpi solvi la krizon.


Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Hallan evidencias de un depósito de gas natural en las costas de Gaza, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).