Trump maldungis sian konsiliston pri ŝtatsekureco

Merkredo, la 11-a de septembro 2019

John Bolton en Rusujo en 2018

Hieraŭ, la 10-an de septembro, la usona prezidanto Donald Trump anoncis per Tvitero ke li eksigis sian konsiliston pri ŝtatsekureco, John Bolton. Bolton, kiu antaŭe estis la usona ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj je eksprezidanto George Bush, tenis la konsilistan postenon ekde aprilo de 2018.

Trump skribis en tvitera mesaĝo: «Mi sciigis John Bolton pasintnokte ke liaj servoj ne plu bezonatas en la Blanka Domo. Mi forte malkonsentis kun multaj el liaj proponoj, kiel ankaŭ aliuloj en la Administrantaro, kaj sekve mi petis de John lian rezignon, kiun oni donis al mi ĉi-matene. Mi tre dankas John pro lia servo. Venontsemajne mi nomumas novan Konsiliston pri Ŝtatsekureco.»

John Bolton, siavice, prezentis iom alternativan version de la faktoj, dirante ĉe Tvitero: «Pasintnokte mi proponis rezigni, kaj Prezidanto Trump diris: Ni diskutu la aferon morgaŭ.»

Laŭ raportaĵo de Associated Press, Trump kaj Bolton havis disputojn pri tio, kiel Trump gvidas usonajn rilatojn kun Nordkoreio, Irano, kaj la afganistana Talibo. Cetere Bolton estis multe pli kritikema al Rusujo ol Trump.

Mike Pompeo, la usona ŝtatsekretario, prikomentis la maldungon jene: «Mi pensas, ke ŝtatestroj ne devus supozi ke la eksterlanda politiko de Prezidanto Trump materie ŝanĝiĝos nur tial, ke unu el ni [konsilistoj] foriras. Ambasadoro Bolton kaj mi malkonsentis plurfoje, certe.»

Fontoj redakti

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo US president Trump ousts national security advisor Bolton, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).