Turkio malliberigis centojn da homoj pro kritikado de la siria militoperaco

Merkredo, la 13-a de novembro 2019


Turkiaj ĵurnalistoj manifestacias kontraŭ la malliberiĝo de siaj kolegoj en 2016

La turkiaj aŭtoritatuloj malliberigis centojn da homoj pro iliaj komentoj ĉe socia retoj, pridubantaj aŭ kritikantaj la turkan operacon en Sirio, laŭ Amnestio Internacia.

La homrajta grupo diras ke dekoj da senkulpaj homoj, inkluzive de multaj ĵurnalistoj, alfrontas krimajn akuzojn pro laŭleĝa kritikado de la operaco komenciĝinta pasintmonate post la retiriĝo de la usonaj militistoj el nordorienta Sirio.

Turkio diras ke la invado, kies kodnomo estas Operaco Fonto de Paco, celas tion, kion ĝi nomas "teroristaj grupoj", inkluzive de kurdaj batalantoj kiuj kontribuis al la venko kontraŭ la Islama Ŝtato. Dekoj da civiluloj mortis kaj centmiloj estis pelitaj el siaj hejmoj.

Amnestio Internacia diras ke la kritikado de la operaco estis sufokita de la registaro. En la urbo Dijarbakiro, kie loĝas plejparte kurddevenaj homoj, la polico malebligis manifestaciojn kaj arestis manifestaciantojn.

"La subpremado de nia popolo, la krueleco, atingis tiun punkton, ke, eĉ eksteren paŝante por fari la plej demokratian reagon, oni alfrontas tre akran respondon", diris la kurda parlamentano Musa Farisogullari, ano de la Popola Demokratia Partio (HDP).

Ne nur manifestacioj en la stratoj estis malpermesitaj. La turka regulariga organo pri elsendado avertis la amaskomunikilojn ke oni neniel toleros "iun ajn elsendon kiu povus malbone influi la senton kaj la motivadon de la militistoj".

La registaro zorge observas enretan kritikadon de sia operaco, diras Milena Buyum, ĉe Amnestio Internacia. "Uzantoj de sociaj retoj, ĵurnalistoj kaj anoj de la plejparte kurda Popola Demokratia Partio, aparte estas celataj ĉar ili aŭ pridubis aŭ kontraŭis la operacon en norda Sirio", diris Buyum.

Amnestio Internacia kalkulis la oficialajn ciferojn, montrante ke oni enketas pri 839 kontoj en la sociaj retoj pro laŭdira "disvastigado de krima enhavo" dum la unua semajno de la militatako kaj 186 homoj estis malliberigitaj.

Fontoj