UN eliminas sankciojn al Irako

Vendredo, la 17-a de decembro 2010

Duoncirklo de la Konsilio de Sekureco de la UN.

Agência Brasil raportis la 15-an de decembro de 2010, citante "BBC Mundo":

La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj (UN) adoptis tri rezoluciojn kiuj proponis la finon de preskaŭ ĉiuj devigaj sankcioj al Irako, tiuj sankcioj estis kreitaj kiam la lando estis regata de Saddam Hussein.

Kelkaj el sankcioj estis devigataj post la iraka invado al Kuvajto, en 1990. Inter la eliminataj malpermesoj estas, ekzemple, la sankcio kiu malpermesis Irakon de disvolvi nuklean nemilitistan industrion.

La Vicprezidento de Usono, Joe Biden, prezentis la rezoluciojn kiel simbola merito al iraka estro, al kiu petis ke trovu difinitivan pacan akordon kun Kwait.

Fontoj