Umberto Eco forpasis 84-aĝa

Dimanĉo, la 21-a de februaro 2016

Umberto Eco, mondkonata verkisto, filozofo kaj sociologo, forpasis pasintvendrede la 19-an de februaro en sia hejmo en Milano je la aĝo 84.

Umberto Eco en 2005.
Fonto: Università Reggio Calabria

Naskiĝinte la 5-an de januaro 1932 en Alessandria, en la itala regiono de Piemonto, diplomiĝis en 1954 en la Universitato de Torino, li atingis famon danke al serio da eseoj pri filozofiaj kaj sociologiaj temoj. Li distingiĝas pro sia granda analizkapablo de diversaj temoj, estetiko, la influo de amaskomunikiloj en la amasa kulturo, ktp. Li estis profesoro emerita de la Universitato de Bolonjo. Li fondis la Departementon pri Komunikado de la Universitato de San Marino en la eŭropa landeto. La internacian rekonon li atingis en 1980 danke al Il nome della rosa, sia unua romano adaptita en la mezepoko, furorlibro tadukita en pli ol 47 lingvoj kiu poste estis adaptita al kino. Li daŭre publikigis. Sia lasta romano, Numero zero, publikiĝis en 2015. Li estis, kiel William Auld, kandidato al Nobel-premio pri literaturo.

Lia morto okazis ĉirkaŭ la 22:30 p.t.m vendrede pro tumoro kiun li havis, laŭ komuniko de lia familio.

Kvankam li ne scipovis Esperanton, li estis simpatianto de la lingvo:

La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton!... La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata.
Umberto Eco

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Umberto Eco falleció a los 84 años, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).