Usama bin Laden mortigita

Mardo, la 3-a de majo 2011


Parolado de Barack Obama, prezidanto de Usono (angle).
Skemo de posedaĵo de Usama bin Laden.

Kreinto de Al-Kaida, Usama bin Laden estis mortigita en sia posedaĵo en Pakistano dum agado de usonaj specialaj fortoj. La informon konfirmis prezidanto de Usono, Barack Obama, dum sia parolado. Antaŭ la Blanka Domo kunvenis centoj da homoj. Ili vivuis kaj kantis la usonan himnon.

La agado de usonaj armeaj fortoj estis helpata de pakistana agenteco. Oni atakis posedaĵon de la teroristo en Abbottabad, 60 km norden de Islamabado, ĉefurbo de Pakistano.

Pro la agado mortis 5 homoj. Krom Usama bin Laden kaj lia filo mortis ankaŭ du kurieroj kaj unu virino, kiun la teroristo uzis kiel "viva defendo". Dum la operacio vunditaj estis ankaŭ du aliaj virinoj, sed ili estas sekuraj. El la usona partio neniu mortis, sed Usono perdis helikopteron.

Restaĵo de Usamo bin Laden post la atako estis transportita al usona bazo en Afganujo, kie oni konfirmis samecon de la teroristo. Poste oni transportis la kadavron sur usonan aviadilŝipon sur Araba Maro kaj tie enterigis lin en la maron. Usonanoj konstatas, ke oni konservis islamajn ritojn.

Fontoj