Usono: 9 homoj en malsanulejo, 1 mortinto post akcidento en McDonald's

Vendredo, la 9-a de septembro 2011

McDonald's en Ŝanhajo.

Akcidento en restoracio McDonald's en usona urbo Pooler, Georgio. Probable du laborantoj de la restoracio malbone miksis du purigilojn kaj venenis enan aeron. Unu virino mortis, 9 estis hospitaligitaj.

La akcidento okazis merkrede. Al Memorial Medicate Center, kiu lokiĝas apude, oni transveturigis 10 homojn, kiuj spiris la aeron. 8 personoj eliris post ordinara revizio, 1 el la restintoj mortis.

La urbestroj malfermis la restoracion ekkonstatinte, ke estas sendanĝere tie.

Fontoj