Saluton, Ĝonatano, bonvenon al Vikinovaĵoj
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo
Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian paĝon de uzanto la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{Babel}}.
Kiel skribi artikolon Provejo
Vikinovaĵoj bezonas vin Fontoj de novaĵoj
Helpu diskonigi la projekton! Diskutejo

[de] Es gibt ein Raum für die Verwendung einer anderen Sprache. [en] There is a place for talking another language.
[es] Hay un lugar para hablar en otro idioma. [fr] Il y a un espace pour parler une autre langue.
[nl] Er is een plek voor het babbelen in een andere taal.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --RG72 (diskuto) 06:44, 25 mar. 2022 (UTC)Reply

Bone. Ĉu vi scias kiel facile aldoni novan artikolon al Ĉefpaĝo? La malnovajn instruciojn ne pravis, do mi redaktis ilin. Sed mi ne tre certas pri ilin. Ĝonatano (diskuto) 23:00, 25 mar. 2022 (UTC)Reply

Mi ne konas alian manieron ol tiu uzata nun. --RG72 (diskuto) 02:09, 26 mar. 2022 (UTC)Reply
Mi vidas ke vin verkis vian unuan artikolon. Mi poluris ĝin, ĉar ĝi enhavis plurajn problemojn.

Jen miaj sugestoj:

  • Nepre aldonu bildon kaj nepre en la unua alineo - alikaze en retejo kie vi publikigos la ligilon aperos primitive malplaĉa antaŭvido.
  • Aldonu ŝablonon pri loko aŭ temo. Ĉi-foje konvenas Eŭrazio. Tio faciligos serĉadon de la aliaj artikoloj pri tiu afero.
  • Post verki la tekston atente relegu ĝin por forsarki la erarojn.
  • Nepre aldonu kategoriojn. Se vi ne scias kiujn elekti, rigardu jamajn artikolojn pri la temo. Sen tio via artikolo malfacile serĉeblos.
  • Serĉu artikolojn pri la sama temo en alilingvaj Vikinovaĵoj kaj aldonu ilin. Tio faciligos trovi vian artikolon el alilingvaj versioj kaj inverse, vidi alilingvajn artikolojn kaj tiel kompari la informojn.
  • Se vi deziras ke via teksto estu laŭeble plej objektiva, uzu fontojn el diversaj landoj kaj lingvoj. Ekzemple en artikolo Rusia atako ĉesigis alvenon de la solduloj al Ukrainio mi uzis 14 fontojn el kiuj duono estis gazetoj de Usono, Portugalio, Nederlando kio ebligis montri la eventon per okuloj de diversaj aŭtoroj kaj kompari iliajn informojn. Gravas ne tiom nombro de la fontoj kiom ilia diverseco, ĉar ekzemple 10 usonaj gazetoj donos oble malpli diversecan bildon ol 1 usona, 1 rusia kaj 1 eŭropa. La informoj devas veni de diversaj flankoj ne simple el diversaj aŭtoroj de la sama flanko.
  • Memoru ke tio estas novaĵoj, do ĉiuj emocioj estu for. Legantoj devas ricevi la informojn kaj reagi al ili memstare. La emocioj estas ilia tasko, ne la nia

Sukceson! --RG72 (diskuto) 02:21, 26 mar. 2022 (UTC)Reply

Redaktado devas esti pli skrupula redakti

Mi denove devas atentigi vin ke la redaktado devas esti pli skrupula:

  • Legu kelkfoje la tekston, ne afiŝu ĝin tuj. Viaj tekstoj enhavas multe da gramatikaj eraroj, iuj frazoj estas nekompreneblaj. Vi preskaŭ ĉiam ignoras akuzativon, konfuzas literojn s kaj z, c kaj k, uzas alilingvajn vortojn kiel par ktp. Petu iun revizii viajn tekstojn antaŭ la publikigo, eble tio helpos.
  • Vikinovaĵoj estas retejoi kie oni afiŝas novaĵojn, do rakonti la 26-an de marto pri la afero okazinta la 9-an de marto estas tro strange eĉ por Esperantujo. Se vi konsideras tiun eventon grava, verku artikolon en Vikipedio aŭ aldonu tiujn informojn al jamaj artikoloj en Vikipedio. Sed en Vikinovaĵoj ni rakontas pri novaj eventoj, ne pri tio kio okazis antaŭ du semajnoj.
  • Rigardu la antaŭajn artikolojn kaj lernu kiel uzi ligilojn en la teksto. Vi tute ne uzas vikiligilojn, sed abunde enmetas eksterajn ligilojn.

Sukceson! --RG72 (diskuto) 06:11, 27 mar. 2022 (UTC)Reply

Sed, tiu, kiu estas "nova" aŭ "novaĵo" ne estas tiel simpla ke vi verŝajne imagas. Ekzemple, kie koncernas la atako kontraŭ la Ukrainia malsanulejo, la evento mem okazis je la 9a marso, sed informoj pri la atako daŭris aperi pli poste. Se vi legus la fontajn artikolojn, vi trovus kelkajn, kiel ĉi tiun, kiuj estis publikiĝaj malfrue: je la 17a marso, ekzemple. Informfluo ne estas tuj, dum ĉi tiu milito, do ni devas esti konsiderema pri la datoj. Eble evento mem okazis je la 9-a marso, ekzemple, sed la artikolojn pri la evento aperas poste, je la 17a. Do mia artikolo estas skribita post tio, kompreneble. Ĝonatano (diskuto) 16:48, 28 mar. 2022 (UTC)Reply