Vikinovaĵoj:Forigproponoj/Arĥivo 1

2010 redakti

Malĝusta nomo (vidu Vikinovaĵoj). CasteloBrancodiskuto 07:15, 15. Nov 2010 (UTC)

  Done. --Arseny1992 15:14, 20. Nov 2010 (UTC)

Malĝusta titolo (vidu Kategorio:Uzantoj laŭ lingvo). CasteloBrancodiskuto 10:19, 15. Nov 2010 (UTC)

  Done. --Arseny1992 15:17, 20. Nov 2010 (UTC)

There is a page that was flagged for deletion on Incubator, but not deleted there and as a result, was imported to here. So now a proper deletion discussion is needed to delete it. --Arseny1992 15:49, 20. Nov 2010 (UTC)

  Por: . Ĝi estas foriginda, ĉar ĝi restis ĝermeto. --AVRS 15:53, 20. Nov 2010 (UTC)
  Delete. It should be deleted, because it stayed a mini-stub. --AVRS 15:53, 20. Nov 2010 (UTC)
  Por: CasteloBrancodiskuto 12:17, 21. Nov 2010 (UTC)
  Farita. CasteloBrancodiskuto 01:05, 22. Nov 2010 (UTC)

2011 redakti

Neuzata paĝo por ĝenerala diskuto, movita al Diskutejo. CasteloBrancodiskuto 00:57, 29. Nov 2010 (UTC)

  Farita. CasteloBrancodiskuto 16:27, 4. Jan 2011 (UTC)

  Farita. Misnomita kategorio. CasteloBrancodiskuto 16:33, 4. Jan 2011 (UTC)

  Farita. Malplena kategorio. CasteloBrancodiskuto 07:50, 7 Mar. 2011 (UTC)

Mi uzis tian kategorion en {{Dato}}, por ke la ŝablono ne aperu en efektiva kategorio kun artikoloj. --AVRS 08:10, 8 Mar. 2011 (UTC)

2014 redakti

Islamo en Pekino -- Homoj, faktoj kaj inspirfontoj redakti

Tiu ĉi artikolo ne estas novaĵo skribita de neŭtrala vidpunkto. Se tio estas originala verko de Uzanto:Piet-c, eble ĝi povus esti trandonota al Vikifontaro. --Venca24 (diskuto) 18:21, 23 Feb. 2014 (UTC)

Saluton, Venca24
Jen, finfine, interesa profundaĵo pri la nuna Ĉinujo!
Estis verkita de Pietro Fiocchi kaj densigita de mi.
Vikinovaĵoj bezonas tiajn kvalitajn artikolojn, speciale pri Azio.
Ĉu vi ne ŝatas la Islamon?
Aŭ ĉu vi ne ŝatas homojn, faktojn aŭ inspirfontojn el Ĉinujo?
Aŭ ĉu vi ne ŝatas deprunti novaĵojn aŭ profundaĵojn el El Popola Ĉinio?
Por klareco bonvolu diri, kion vi ne ŝatas.
La kopirajto ne estas problemo por Disvastigo (la retejo licenciĝas per Krea Komunaĵo Atribuite 3.0.) de la Federazione Esperantista Italiana, do ankaŭ ne problemo por Vikinovaĵoj.
La artikolo Islamo en Pekino -- Homoj, faktoj kaj inspirfontoj disvastigendas.
Kompreneble mi kontraŭas al via, permesu al mi, stranga forig- aŭ translokpropono.
--Piet-c (diskuto) 11:04, 24 Feb. 2014 (UTC)
Saluton, Piet-c,
kiel mi jam skribis, la artikolo ne estas skribita de neŭtrala vidpunkto sen emociaj tendencoj (konkrete frazoj kiel "...mi komencis interesiĝi pri religio...", "...mi admiradis minaretojn lignajn kaj ŝtonajn...", "...urbego, kiun (...) mi komencis tagon post tago ami...", "Kiel kutime vespere mi promenas...") kaj eĉ mi povas diri ke ĝi ne estas novaĵo, ĉar ne informas pri io nova aŭ aktuala (krom tio ke iu homo ekamis la urbon kaj kie gustumi freŝan panon), ĝi aspektas kiel blogaĵo kaj informas nur pri vojaĝo de iu konkreta homo (alia afero estus se ĝi estus ekz. intervjuo aŭ enketo pri io aktuala). La plej malgranda erareto estas, ke en El Popola Ĉinio ĝi havas daton 4-a de septembro 2013 kaj en Vikinovaĵoj ĝi estas "aktuala" je la 22-a de februaro 2014 (do post ses monatoj).
Kiam mi skribis sur tiun ĉi paĝon, mi pensis ke por iu ĝi povas esti interesa kaj leginda, do mi skribis, ke ĝi povus (post eventuala forigo ĉi tie) trovi lokon en Vikifontaro. Bone, ke vi diris al mi ke licence ĝi bonas - unue mi tion ne rimarkis.
Ĉu mi (ne)ŝatas Islamon, Ĉinion aŭ la retejon estas nerelevanta (en Vikimediaj projektoj mi uzas neŭtralan vidpunkton). Laŭ mia scio pri ĵurnalismo estas eraroj en la formo de la artikolo (menciitaj supre). --Venca24 (diskuto) 20:21, 24 Feb. 2014 (UTC)

Merkatiko, aplikata al la Esperanto-movadoj (1) redakti

Malgraŭ utileco de la teksto mi devas konstanti ke (laŭ mia scio kaj spertoj) la artikolo ne estas novaĵo (ĝi estas prelego) kaj temas pri eventuala kopivio, ĉar ĉe la Balta Ondo mi ne trovis ajnan deklaron pri ajna licencigo (do estas aŭtomate kopirajte protektita - almenaŭ en EU). --Venca24 (diskuto) 13:24, 7 Maj. 2014 (UTC)

Saluton, Venca. Mi havas tri rimarkojn:
Pri “kopivio”: kopio permesitas: bonvolu legi la finon de la artikolo.
Pri “prelego” 1: detalaj artikoloj taŭgas en Le Monde diplomatique kaj taŭgas en La Balta Ondo. Do ĝi ankaŭ taŭgas en libera retgazeto, ĉu ne?
Pri “prelego” 2: Ĉu iom da utila edukado taŭgas enkadre de libera retgazeto?
Amike, --Piet-c (diskuto) 08:50, 10 Maj. 2014 (UTC)
Estas mia eraro ke mi ne vidis la permesilon. Estonte mi spektos la paĝo(j)n pli diligente. Malgraŭe la nuna permesilo rajtigas nin represi la artikolon sed ne donas klaran respondon al pliaj demandoj, gravaj por Vikinovaĵoj - ĉu eblas ĝin traduki, ĉu eblas ĝin modifi (ekz. mallongigi), ktp. "Represi" povas signifi nur kopii sen modifo.
Ĉiu gazeto aŭ retejo povas defini mem kion ili volas presi. Vikinovaĵoj ne servas ĉefe por "kopiado" de aliaj retejoj. Le Monde diplomatique ofertas opiniojn kaj analizojn[1], kio povas esti kontraŭ la neŭtrala vidpunkto (dependas de konkreta artikolo) kaj ankaŭ La Ondo de Esperanto ne definas sin kiel novaĵgazeton.
Ne estas celo de Vikinovaĵoj eduki iun. (Se ne okazis iu decido de komunumo, pri kiu mi ne scias.) "Vikinovaĵoj estas projekto (...) celante provizi liberan novaĵretejon."Helpo:Kio Vikinovaĵoj estas Por novaĵretejo kiu devas esti neŭtrala certe taŭgas novaĵoj kaj raportaĵoj, eventuale intervjuoj, netaŭgaj estas komentoj, glosoj, kolonoj, fejetonoj, ka. (pro neŭtraleco), prelego eĉ ne estas ĵurnalisma stilo. Se tio daŭre estas diskutebla, ni povas komenci diskuton pri stiloj en la diskutejo. --Venca24 (diskuto) 17:12, 14 Maj. 2014 (UTC)
  Por: Venca24 pravas. Aliaj retnovaĵretejoj ofte enhavas ankaŭ artikolojn kun opinioj de iliaj kolumnistoj aŭ la ĉefa-redaktoro. Vikinovaĵoj malsimilas, ĉar ni intencas publikigi neŭtralajn (kaj ne nur liberajn) novaĵraportojn. Ebla solvo estus redakti novaĵojn pri tiuj opinioj. Ekzemple: "Vikinovaĵoj intervjuas Dennis KEEFE". Mi subtenas la proponon por diskuti en Diskutejo stilon kaj ankaŭ niajn regulojn por originalaj raportaĵoj aŭ intervjuoj. CasteloBrancodiskuto 01:00, 15 Maj. 2014 (UTC)

Dum ne estas klare menciita kopirajta statuso ni ne kopiu tiujn tekstojn. Kaj kiel diris Venca, "represo" estas nesufiĉe libera. Krome, prelegoj estu prefere metitaj al Vikifontaro (se jam antaŭe publikigita). --KuboF (diskuto) 10:52, 22 Maj. 2014 (UTC)

Komence 2015 en Aŭstralio kongreso kaj somerkursaro! redakti

Mi proponas forigi ĉi tiun artikolon, ĉar ĝi ne estas novaĵo, sed reklamo. --Venca24 (diskuto) 18:35, 23 Mar. 2015 (UTC)

La oka Mezorienta Kunveno en 2015 en Tunizio redakti

Mi proponas forigi ĉi tiun artikolon, ĉar ĝi ne estas novaĵo (same kiel supre). --Venca24 (diskuto) 18:35, 23 Mar. 2015 (UTC)

Esperantista Primavero: EsPrimo-11 redakti

Mi proponas forigi ĉi tiun artikolon, ĉar ĝi ne estas novaĵo (same kiel supre). --Venca24 (diskuto) 18:35, 23 Mar. 2015 (UTC)

Berlino: Simpozio pri lingva justeco redakti

Mi proponas forigi ĉi tiun artikolon, ĉar ĝi estas kopivio. Se mi eraras, skribu ĉi tien retadreson de deklaro de Kataluna Esperanto-Asocio pri licencigo de ĝia retpaĝaro. --Venca24 (diskuto) 18:35, 23 Mar. 2015 (UTC)

Bolivio: studentoj grandnombre prezentas siajn tezojn en indiĝenaj lingvoj redakti

Mi proponas forigi ĉi tiun artikolon, ĉar ĝi estas kopivio (same kiel supre). --Venca24 (diskuto) 18:35, 23 Mar. 2015 (UTC)