Vikipedio atingis 170.000 artikolojn
Vendredo, la 21-a de septembro 2012

La pasintan 20-an de septembro la Esperanta Vikipedio atingis 170.000 artikolojn. La 170.000-a artikolo estis M1 (metroo), tradukita el la franca vikipedio de la vikipediisto Dominik. La Esperanta versio de la libera reta enciklopedio estas nun la 27-a plej granda el ĉiuj vikipedioj (la sama pozicio ol en 2011) kaj ĝi superas laŭ la kvanto de artikoloj multajn aliajn vikipediojn en naciaj lingvoj (ekz. la danan, serban kaj la hebrean). Nuntempe ĝi estas la plej granda enciklopedio havebla en la internacia lingvo kaj ankaŭ en iu ajn artefarita lingvo.
Proksimume unu jaron antaŭe Vikipedio atingis 150.000 artikolojn, tio signifas ke dum preskaŭ unu jaro oni skribis 20.000 artikolojn en la esperanta Vikipedio.
Fontoj
- Redakcio «170 000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio» – Libera Folio, 2012-09-21
- (eo) - Statistiko de Vikipedio, Vikipedio en Esperanto.
- (eo) Grafikaĵo montranta la atingotagon
- (en) Statistikoj pri ĉiuj Vikipedioj
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |