"La arkitektura arto de la malaperintaj civilizacioj de Mezameriko", nova ekspozicio de Viktor Pinĉuk

Mardo, la 7-a de novembro 2023

Ekspozicia afiŝo

Ruslingvaj Vikinovaĵoj raportis pri unu el la plej freŝdataj kulturaj eventoj en la krimea ĉefurbo.

La 4-an de novembro en la Centra Muzeo De Tavrida (Simferopolo) malfermiĝis nova ekspozicio de la rusa fotisto-vojaĝanto, aŭtoro de la lernolibro "La fundamentoj de fotografia arto" kaj albumo "NUancoj de fantazio", Viktor Pinĉuk.

La evento okazis kadre de la ĉiujara kultura kaj eduka evento Nokto de la Artoj, kaj tio ne estas nura koincido: la majstro de fotografia arto prezentis "La Arkitekturan Arton de la Malaperintaj Civilizoj de Mezameriko." Tio estis la nomo donita al la ekspozicio-vernisaĝo, prezentita al la publiko en nekutima formato: la verkoj estis projekciitaj sur granda ekrano. La eventon aranĝis la branĉo de la Rusa Historia Societo en Krimeo.

Vicdirektoro de la muzeo pri scienca laboro la Centra Muzeo diris:

Vojaĝinte, kune kun la aŭtoro de fotografiaj verkoj, tra parto de lia soleca latinamerika ekspedicio, ni mem kvazaŭ fariĝas por iu tempo vojaĝantoj, trempitaj de la etoso de malproksimaj vagadoj kaj perceptante la spiriton de la antikveco, kvazaŭ ni estis tie, inter ili, malproksimaj kaj nekompreneblaj por ni, talentaj en arkitekturo, kruelaj en oferoj, saĝaj kaj militemaj — majaoj, aztekoj kaj mikstekoj.
Elena Borisovna Viŝnevskaja.

Sekve parolis la kreinto de la fotografa kolekto:

La multfaceta aŭtora projekto, kies bazoŝtono estis la latinamerika ekspedicio — la plej longa en la tempo kaj la plej ampleksa laŭ la vojo — donis fruktojn: estis eldonita libro populariganta vojaĝadon tra la mondo, pli ol dudek artikoloj estis verkitaj por la ruslingva sekcio de Vikipedio, virtuala fotoekspozicio okazis pri la antikva arkitekturo de indianaj triboj.
Viktor Pinĉuk.


Fontoj redakti

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.