Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2011-05-10

Mardo, la 10-a de majo 2011

Microsoft aĉetas Skype’on

Mikrosofto konsentis aĉeti la firmaon «Skype Technologies SA» kun ĝia voĉa tujmesaĝilo Skajpo por 8,5 miliardoj da dolaroj. Skajpo funkcios kune kun diversaj Vindozaj programoj kaj aparatoj. Mikrosofto skribis, ke ĝi «intencas plu … subteni klientoprogramojn ĉe ne-Mikrosoftaj platformoj».

Fontoj: (ruse)  «Microsoft покупает Skype» – Вебпланета (Vebplaneta), 10-a de majo 2011 (arkivita [ ]) (angle) ANUPREETA DAS kaj NICK WINGFIELD «Microsoft to Acquire Skype» – [[Dow Jones & Company, Inc. (en Wall Street Journal)]], 10-a de majo 2011 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Dow Jones & Company, Inc. (en Wall Street Journal)]]

Iuj trotuaroj en Moskvo estos kovritaj per platetoj

Oni raportas, ke en Moskvo oni anstataŭigos 1,134 milionojn metrojn da trotuara asfalto per platetoj , por kio oni planas elspezi 4 miliardojn da rubloj. Anstataŭanto de urbestro diris, ke temas pri pli longe nedifektiĝanta materialo. Tamen iuj specialaj societoj esprimas zorgon pri ebleco de nesufiĉa kvalito de pavimado, kiu malbonigus la trotuarojn por homoj malfacile moviĝantaj (ekzemple per rulseĝoj).

Fontoj: (ruse)  «Миллион квадратных метров тротуаров Москвы замостят плиткой» – [[Lenta.ru]], 10-a de majo 2011 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Lenta.ru]] (citas Interfax’on) (ruse)  «Только 6% асфальта в центре Москвы заменят на плитку в 2011 году» – [[RIA Novosti]], 27-a de aprilo 2011 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de RIA Novosti]] (ruse) Дарья Миронова «Инвалиды выступили против собянинского решения заменить асфальт плиткой» – ООО «ГЗТ» / АНО «Редакция ежедневной газеты» (GZT / Redakcija eĵednevnoj gazeti), 6-a de aprilo 2011 (arkivita [ ])

Domajnonomoj en .рф estos forpreneblaj pro ekzisto de similaj varmakoj

Novaj kondiĉoj de disponigo de domajnonomoj en Ruslanda retregiono «.рф» preskribas, ke «RU-CENTER», la registristo, povas nuligi la disponrajton pro eventuala aŭ okazinta, laŭ «RU-CENTER», malobservo de ies varmarkaj rajtoj. La kondiĉoj estos uzataj ekde la 16-a de majo.

Fontoj: (ruse)  «Регламент регистрации доменов в домене РФ» – [[RU-CENTER*]]. (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de RU-CENTER*]] (ruse) Игорь Крейн (Igor Krejn) «RU-CENTER будет отбирать РФ-домены без суда» – Вебпланета (Vebplaneta), 10-a de majo 2011 (arkivita [ ]) (ruse) Анастасия Голицына (Anastasija Golicina) «Бесспорные домены» – ЗАО Бизнес Ньюс Медиа / Ведомости (Biznes Njus Media / Vedomosti), 10-a de majo 2011 (arkivita [ ])



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo