Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2013-08-08
Tiu ĉi artikolo arigas la Mallongaĵojn apartenantaj al tago 8-a de aŭgusto 2013. | |
- Papo Francisko: La Papo aprobis ĉi-ĵaŭde novajn regulojn por eviti kaj lukti kontraŭ la monlavado, kiu financas la terorismon kaj la armilojn de amasa detruo, laŭ informoj de la Sankta Seĝo per komunikado. – Fontoj: RTVE (es).
Usono
- Interreto: Google forviŝis de Google Maps la domon de Ariel Castro. La 2207 de Seymour Ave de Klevlando, Ohio, aperas nun ene de haloo kiu malpermesas vidi kiel estis de ekstere la lokon en kiu Castro retenis la tri junulinojn kaptitaj. – Fontoj: ABC (es).
Pakistano
- Teroraj agoj: Almenaŭ 38 personoj forpasis kaj 50 vundiĝis pro memmortiga terora ago okazinta ĉi-ĵaŭde dum la funebra ceremonio de policano en la urbo de Kveta, en orienta Pakistano. – Fontoj: Europa Press (es).
Astronomio
- Suno: La NASA informis ke la Suna Magneta kampo maliĝos dum la venontaj monatoj sed la ŝanĝo ne plialtigos la nombron de sunaj ŝtormoj aŭ aliaj eventoj kiuj povus damaĝi la planedon. Temas pri tute normala suna agado kiu okazas ĉiu 11 jaroj – Fontoj: 20 minutos (es).
- Vinilkosmo: La Perdita Generacio Reeldonis "Eksenlime" kaj aĉeteblas jam ĉe Vinilkosmo. Ĉeestontoj de FESTO 2013 povos akiri ĝin rekte dum la aranĝo. – Fontoj: Blogo de Vinilkosmo ĉe Ipernity (eo).
- ILEI: La internacia esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj Juna Amiko urĝe bezonas kunlaborantojn kaj abonantojn. Serĉataj taskoj estas: Redaktoro por duono de la revuo, Varba direktoro, Reteja prizorganto. Se vi interesiĝas kontaktu al Stefan MacGill: stefan.macgill@gmail.com – Fontoj: Petra Smidéliusz (eo) – Rilataj novaĵoj: Stefan MacGill nova vicprezidanto de UEA.
- Esperanto-vortaro: Hispana librovendejo Traficantes de Sueños vendas la vortaron "Amika" de la eldonejo mga kaj taksas ĝin kiel anarĥiismaĵo. – Fontoj: Traficantes de Sueños (es).
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |