Atendataj okazaĵoj de la 18-a de septembro, 2019
Tiu ĉi artikolo arigas la Mallongaĵojn apartenantaj al tago 18-a de septembro 2019. | |
Politiko
redakti- La ĉefiministro de la Ĉinuja Konsilio, Li Kequiang, renkontiĝos kun la rusuja prezidanto Vladimir Putin.
- Vladimir Putin okazigos kunsidon de la observa konsilio de la Agentejo pri strategiaj iniciatoj.
Krimo kaj leĝo
redakti- La provinca civila juĝejo de la urbo Moskvo (Rusio) kunsidos pri la afero de 26-jaraĝa IT-inĝeniero Ajdar Gubajdulin, kiu estas akuzita pri la uzado de perforto kontraŭ reprezentanto de la aŭtoritatoj. Oni asertas ke la atako okazis je la 27-a de julio ĉi-jare, dum manifestacio por la subteno de kandidatoj por la Moskva Dumao, kiujn la moskva elekta komisio ne registris. Laŭ la akuzaĵo, Gubajdulin ĵetis plastan botelon da mineralakvo en anon de la federacia Rusuja Gvardio, celante kaŭzi al tiu «korpan doloron».
Sporto kaj kulturo
redakti- En Kievo (Ukrainio) la unuan fojon koncertos la industrio-metalroka grupo Static-X.
- En Leverkusen (Germanio) okazos futbala matĉo de la grupa etapo de la Ligo de Ĉampionoj UEFA 2019/2020, inter la loka teamo Bayer 04 Leverkusen kaj la teamo Lokomotiv Moskvo (Rusio).
Fontoj
redaktiĈi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Ожидаемые события 18 сентября 2019 года, el rusaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|