Atendataj okazaĵoj de la 16a de septembro, 2019

Tiu ĉi artikolo arigas la Mallongaĵojn apartenantaj al tago 16-a de septembro 2019. Mallongaĵoj


Internaciaj rilatoj redakti

  • La rusuja prezidanto Vladimir Putin faros oficialan viziton al Ankaro, Turkio por partopreni la kvinan triflankan renkontiĝon de la ŝtatkapoj kune kun la turkia prezidanto Recep Tayyip Erdoğan kaj la irana prezidanto Hasan Ruhani. La tri nacioj estas garantiantoj de la pacproceso en Sirio. Dum la vizito estos konsiderataj estontaj kunlaboraj planoj pri la stabiligo de la siria konflikto.
  • En Bruselo, Belgio, okazos triflanka negocado inter Ukrainujo, la Rusuja Federacio, kaj la eŭropa komisio pri transiro de nafto.
  • En Rusujon alvenos la ĉefministro de la Konsilio de Ĉinujo, Li Kequiang.

Krimo kaj leĝo redakti

  • Laborgrupo de la Moskva urba elekta komisio inspektos la plendojn de voĉdonantoj pri elektra balotsistemo, kiu la unuan fojon estis utiligita por la balotado de la moskva urba Dumao la 8an de septembro.
  • Regiona tribunalo de la urbo de Kievo, Ukrainujo, estigos kunsidon pri la afero de la ĉefredaktoro de «RIA Novaĵoj Ukrainio» Kiril Viŝinskij, kiun oni akuzis je ŝtatperfido.

Sporto redakti

  • En Bakuo, Azerbajĝano, komenciĝos la tutmonda ĉampionado de 2019 pri arta gimnastiko. La konkurso finiĝos la 22-an de septembro.

Fontoj redakti

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Ожидаемые события 16 сентября 2019 года, el rusaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).