Angela Merkel ne ekhavas permeson vidi sian NSA-dosieron

Vendredo, la 11-a de aprilo 2014

Centra oficejo de la NSA
en Fort Meade, Marilando, Usono.

Usono rifuzas doni vidpermeson al la germana kancelierino Angela Merkel pri la dosiero, kiun la Agentejo pri Nacia Sekureco (NSA) konstruis pri ŝi.

Vaŝingtono ankaŭ rifuzas respondi al demandoj el Germanujo pri agadoj de la NSA. Tion sciigas la Brita gazeto The Guardian ĵaŭde la 10-an de aprilo 2014.

Tio kaj aliaj agadoj de la NSA kaŭzis grandan indignon en Germanujo. Angela Merkel vizitos baldaŭ Usonon. La vizito celas laŭ The Guardian inter alie sanigi la vundojn faritajn inter Germanujo kaj Usono fare de la subaŭskultadaj praktikoj de la NSA. Tamen tio estas malfaciligata de la rifuzo de la usona registaro doni vidpermeson al Angela Merkel pri ŝia dosiero.

Fontoj