Attila Kaszás anstataŭos al Fabrício Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto
Lundo, la 29-a de februaro 2016
|
|
La 47-aĝa Esperantologo kaj manaĝisto Attila Kaszás estis elektita el inter ses kandidatoj por anstataŭi al Fabrício Valle kiel redaktoro de la ĉefrevuo de Esperantujo, la revuo Esperanto.
Kaszás, interalie, estis estrarano de Hungara Esperanto-Junularo kaj de TEJO, LKK-prezidanto de la 55a IJK (1999) en Veszprém, Hungario. Nuntempe li laboras por la komunumo Termelői.Hu, kiu organizas bazarojn de agrikulturaj produktistoj en Budapeŝto, kiel direktoro kaj estas membro de la hungara UNICEF-komisiono. Li estas patro de denaskulo kaj scipovas 14 lingvojn.
Ek de la maja numero li transprenos la respondecon sed ek de jam pripensas la estontecon de la revuo:
Dum la lastaj semajnoj mi konstante cerbumas pri la revuo, mi estas plena je ideoj, temoj, rubrikoj, artikoloplanoj. | — Attila Kaszás
|
Kaszás planas viziti marte la Centran Oficejon de UEA kaj renkontiĝi tie kun siaj kolegoj, i.a. la nova Ĝenerala Direktoro de UEA kaj samlandano lia, Veronika Poór.
Rilataj Novaĵoj
- “UEA serĉos novan redaktoron por la revuo "Esperanto"”. Vikinovaĵoj, 31-a de julio 2013.
- “Revuo «Esperanto» havas novan redaktoron”. Vikinovaĵoj, 16-a de oktobro 2013.
Fontoj
(Esperanto) AlKo «Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”» – La Balta Ondo, 2016-02-29 (arkivita [ ])
Aleksander Korĵenkov «Nova redaktoro de la revuo Esperanto» – [[Libera Folio]], 2016-02-29 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Libera Folio]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |