BRICS: Disvolviĝa banko por emerĝantaj ekonomioj
Ĵaŭdo, la 17-a de julio 2014

La kvin plej gravaj emerĝantaj ekonomioj tutmonde, Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo kaj Sud-Afriko, mallongigitaj angle: BRICS, konstruos kune disvolviĝan bankon por iĝi malpli dependaj de okcidenta financado.
Tio estis sciigita pasintmarde la 15-an de julio ĉe kulmin-interparolo inter la kvin landoj en la brazila urbo Fortalezo.
La kvin landoj trovas, ke fare de okcidentaj landoj dominataj institucioj, kiel la Internacia Monunua Fonduso kaj la Monda Banko, havas tro fortan prenon sur la tutmonda ekonomio. Ili intencas jam pli longe paŝojn por fari ion pri tio, sed ĝis nun ne brilis per interkonsento pri la sekvenda kurso.
La banko, kiun la BRICS'aj landoj kune kunmetos, ricevos komencan kapitalon de 100 miliardoj da dolaroj (73,7 miliardoj da eŭroj) kaj havos sian sidejon en Ŝanhajo, la ekonomie pli grava urbo de Ĉinujo. Barato rajtos prezenti la unuan prezidanton.
Per la nova banko, kiu povos ekfunkcii nur en 2016, la BRICS'aj landoj volas ĉefe financi projektojn pri infrastruktura plibonigo en landoj malriĉaj.
Rimarkoj
- Ĉeestis ĉe la Fortaleza kulmino la ŝtatestroj de Brazilo: Dilma Rousseff, de Rusujo: Vladimir Putin, de Barato: Narendra Modi, de Ĉinujo: Xi Jinping kaj de Sud-Afriko: Jacob Zuma.
- La konferenco havis la temon "La daŭrigebla solv-projekto por realigi tolereman kreskadon".
- Post la konferenco okazis en Braziljo interparolado inter la BRICS'aj landoj kaj la 12 Unasur-landoj: Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Gujano, Kolombio, Paragvajo, Peruo, Ekvadoro, Surinamo, Urugvajo kaj Venezuelo.
- La konferenco IJK 2014 komencos en Fortalezo morgaŭ la 18-an de julio.
Fontoj
- (nederlande) «Ontwikkelingsbank voor opkomende economieën» – nu.nl, 15-07-2014
- Zhang Shuang kaj Niu Xueqin «Xi Jinping ĉeestis la Sesan Intervidiĝon de Gvidantoj de la Landoj BRICS» – El Popola Ĉinio, 17-7-2014
- (hispane) «Los doce presidentes de la Unasur ya están en Brasilia para Cumbre con los BRICS» – Unasur, 16-07-2014
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |