Ĉefpaĝo/Dua paĝo, 2010

Decembro de 2010 redakti

Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2010-12-24

24-a de decembro 2010. Konfirmo de Rusia normo pri OpenDocument. Trafikhalto ĉe la "griza" linio de Moskva metroo.


Eldonistoj oponas la proponatajn ŝanĝojn de Rusia aŭtorrajta leĝo

24-a de decembro 2010. La propono pri ŝanĝoj en la 4-a parto de Civila Kodekso de Rusio progresas ĝenerale sukcese malgraŭ alarmaj oponoj de reprezentantoj de kelkaj eldonejoj.


Eldonitas Poŝfajrovulpo 4.0b3

24-a de decembro 2010. Merkrede, samtage kun Fajrovulpo 4.0b8 kaj Firefox Input 2.1, Mozilo eldonis novan beta-version de Poŝfajrovulpo 4 por Android kaj Maemo.


Firefox 4.0b8, kun plibonigoj je Sync kaj WebGL, kaj la nova menuo ĉe GNUo-Linukso

23-a de decembro 2010. Merkrede Mozilo eldonis la okan beta-version de Fajrovulpo 4.


Firefox Input 2.1, kun aparta paĝo por sendi proponojn

22-a de decembro 2010. Ekfunkciis nova versio de Firefox Input: 2.1.


UN eliminas sankciojn al Irako

17-a de decembro 2010. La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj (UN) adoptis tri rezoluciojn kiuj proponis la finon de preskaŭ ĉiuj devigaj sankcioj al Irako.


Eldonitas Tondrobirdo 3.1.7 k 3.0.11, Fajrovulpo 3.6.13 k 3.5.16, SeaMonkey 2.0.11

10-a de decembro 2010. La ĝisdatigoj korektas malsekurojn kaj malstabilojn, kaj krome blanklistigas Iranan perslingvan retregionon kaj malfaras ŝanĝon kaŭzintan problemon ĉe Havaja eduksistemo.


Rusujo: surteriĝo de aviadilo Tu-154 kun paneintaj motoroj pereigis du homojn

4-a de decembro 2010. Du homoj pereis kaj ĉirkaŭ kvindek vundiĝis dum devigita alteriĝo de aviadilo fluginta el Moskvo al Maĥaĉkala.


Novembro de 2010 redakti

Polico batalis kontraŭ narkotistoj en Rio

28-a de novembro 2010. Ekde la 21-a de novembro, eksplodas bataladoj inter policistoj kaj narkotistoj en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.


En Ĉelabinska provinco (Rusujo) pro renversiĝo de aŭtobuso pereis ses homoj

25-a de novembro 2010. Ses homoj mortis kaj kvin enmalsanulejiĝis pro akcidento kun pasaĝera aŭtobuso sur vojo inter Ĉelabinsk kaj Troick (Rusujo).


Unua testa antaŭeldono de estonta Tondrobirdo 3.3

25-a de novembro 2010. Je la 23-a de novembro vespere aperis la unua alfa-versio de "Miramar" — tio, kio iam fariĝos Mozila Tondrobirdo 3.3.


Moskva registaro planas malpermesi arbitran survojtegan reklamadon

17-a de novembro 2010. Oni planas leĝe reguligi la populariĝintan lastatempe metadon de reklamaj farbaj bildoj kaj tekstoj sur tegon de Moskvaj trotuaroj kaj aliaj vojoj.


Pli ol 900 mortintoj, 14.000 infektitoj pro la nuna eksplodo de ĥolero en Haitio

16-a de novembro 2010. Novaj (je la 14-a de novembro) nombroj montras ke proksimume 917 homoj estas mortintaj kaj pli ol 14.000 infektitaj de ĥolero dum la nuna ĥolero eksplodo en Haitio. Tamen, estas pensate ke multaj mortoj en montaj regionoj estas ĝis nun ne-raportitaj.


Aperis Fajrovulpo 4.0b7

11-a de novembro 2010. Nova beta-versio de Fajrovulpo 4 povas mem kontroli validecon de informoj enigataj en formularojn, ebligas uzadon de SVG en <img> kaj nuancadon de aspekto de tekstoj.


Dua beta-eldono de Poŝfajrovulpo 4

5-a de novembro 2010. Hieraŭ Mozilanoj eldonis la duan beta-version de Poŝfajrovulpo 4, por Android kaj Maemo.


Brazilo ekhavis la unuan en sia historio prezidantinon

1-a de novembro 2010. Kandidatino de la reganta laborista partio Dilma Rousseff ricevis pli ol 56 % de voĉdonoj.


Oktobro de 2010 redakti

Britiano estas kondamnita al malliberejo pro Interreta "trolado"

31-a de oktobro 2010. Juĝistaro en Manĉestro (Unuiĝinta Reĝlando) kondamnis mempriskribitan Interretan trolon pro sendado de mesaĝoj ĉe Fejsbukaj paĝoj kreitaj kiel memoriĝaĵoj pri mortintoj. 36-jaraĝa Colm Coss estis kondamnita al 18 semajnoj en malliberejo pro konfesita de li malobservo de la akto "Communications Act 2003".


Gravaj sekurigaj eldonoj: Fajrovulpo 3.6.12 kaj 3.5.15, Tondrobirdo 3.1.6 kaj 3.0.10, kaj baldaŭ SeaMonkey 2.0.10

28-a de oktobro 2010. Mozilo eldonis korektaĵojn de gravega malsekuro en Fajrovulpo kaj Tondrobirdo, uzebla per JavaSkripto. Je la 14-a horo laŭ UTC, jam eldonitas ankaŭ la korektaĵo por SeaMonkey.


La Rusia greneksporta malpermeso estas etendita ĝis julio de 2011

23-a de oktobro 2010. La malpermeso eksporti grenon el Rusio daŭros almenaŭ ĝis la 1-a de julio.


Unua beta-eldono de SeaMonkey 2.1

21-a de oktobro 2010. Hodiaŭ estis eldonita SeaMonkey 2.1 Beta 1 kun subteno de "OpenSearch" kaj nova datumadministrilo.


Eldonitas SeaMonkey 2.0.9

21-a de oktobro 2010. Je la 20-a oni faris sekurig-stabiligan eldoneton de SeaMonkey, 2.0.9.


Eldono de Fajrovulpo 3.6.11 kaj 3.5.14, Tondrobirdo 3.1.5 kaj 3.0.9; proksimiĝanta fino de Tb 3.0

20-a de oktobro 2010. Je la 19-a de oktobro Mozilo faris laŭvicajn eldonojn de Fajrovulpo (versioj 3.6.11 kaj 3.5.14) kaj Tondrobirdo (3.1.5 kaj 3.0.9). Versio 3.0.9 estas la antaŭlasta eldono de Tondrobirdo 3.0.x.


Firefox Input 1.9

15-a de oktobro 2010. Hieraŭ ekfunkciis nova versio de la prifajrovulpa opiniesprimejo "Firefox Input". Tio ĉi povas esti la lasta versio antaŭ 2.0.


Unua beta-eldono de Poŝfajrovulpo 4

9-a de oktobro 2010. Je la 7-a de oktobro Mozilanoj eldonis la unuan beta-version de Poŝfajrovulpo 4 por Maemo kaj Android.


En Sud-Koreio ekebliĝas retbankumado sen uzo de Internet Explorer

1-a de oktobro 2010. Sud-Koreiaj bankoj finfine komencas fari siajn retbankumajn servojn uzeblaj ankaŭ per TTT-legiloj aliaj ol Internet Explorer.


Septembro de 2010 redakti

Eldonitas Firefox Input 1.8, kodnome "Krieger"

29-a de septembro 2010. La nova versio de la TTTa prifajrovulpa opiniesprimejo havas specialan fasadon por la uzantoj de Poŝfajrovulpo.


Eldonetoj de Mozila Tondrobirdo: 3.1.4 kaj 3.0.8

17-a de septembro 2010. Hieraŭ estis eldonitaj du novaj versioj de Mozilla Thunderbird kun stabiligaj korektoj.


Eldono de SeaMonkey 2.0.8 kaj Firefox 3.6.10 kaj 3.5.13 forigas problemon pri ĉestarta plenumĉesiĝo

16-a de septembro 2010. Okazis eldono de novaj versioj de Firefox kaj SeaMonkey, en kiuj estas korektita problemo kaŭzinta ĉe iuj uzantoj ĉestartan plenumĉesiĝon.


Ekstervica beta-eldoneto de Firefox 4 kun nur etaj ŝanĝoj

15-a de septembro 2010. Hieraŭ Mozilo faris ekstervican beta-eldonon de Firefox 4 kun korekto de du problemoj renkonteblaj je Vindozo kaj Mac OS X.


Yang Jiechi alvokas la Japanian ambasadoron, postulas senprokrastan liberigon de ĉinaj fiŝkaptistoj

11-a de septembro 2010. Vendrede la ĉina ministro de la eksteraj aferoj alvokis la ambasadoron de Japanio en Ĉinio kun protesto pri la kapto antaŭ nelonge far Japanio de ĉina fiŝboato.


Eksplodo ĉe flughaveno en San-Francisko

11-a de septembro 2010. Grandega eksplodo okazis ĵaŭde vespere ĉe la Flughaveno San-Francisko en Kalifornio, Usono.


Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

8-a de septembro 2010. Je la 7-a, Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4. Ĝi subtenas "Severan transportsekurigon je HTTP" kaj aplikprograman interfacon por prilabori sondatumojn.


Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

8-a de septembro 2010. Mozilo faris 5 korekteldonojn de siaj "Gecko"-bazitaj programoj. Krom korektoj, du el la eldonoj subtenas enkadrig-malpermeson aktivigeblan de retejestroj.


Eklezio en Usono bruligos Koranojn je 9/11

8-a de septembro 2010. Malgranda eklezio en Florido (Usono) bruligos kelkajn centojn da Koranoj je la 11-a de septembro.


Viro en Kolombio estas la plej malalta viva viro, laŭ la Guinness-libro de rekordoj

7-a de septembro 2010. Edward Nino Hernandez estas, laŭ la Guinness-libro de rekordoj, la plej malgranda vivanta viro.


Aŭgusto de 2010 redakti

Viro en Britio estas kun gravaj vundoj en hospitalo post kiam lia peniso estis detranĉita

31-a de aŭgusto 2010. Brian Hanlon estas kun gravaj vundoj en hospitalo post kiam lia peniso estis detranĉita.


Alfa-eldono de Mozilla Fennec 2.0 por Android kaj Nokia N900

28-a de aŭgusto 2010. Hieraŭ Mozilo eldonis la unuan alfa-version de Feneko 2.0, por poŝkomputiloj kun la operaciumo Android kaj por Nokia N900.


Ekfunkciis Firefox Input v1.7 kun aliigita aspekto

28-a de aŭgusto 2010. Hieraŭ ĉe https://input.mozilla.com/ ekfunkciis nova versio de la prifajrovulpa opiniesprimejo "Firefox Input", 1.7.


Ok novaj fasadlingvoj por Firefox 4 kaj du por Firefox 3.6

28-a de aŭgusto 2010. Por Firefox 4 estas preparataj tradukoj al 8 novaj lingvoj, el kiuj 5 estas afrikaj. Ankaŭ Firefox 3.6 ricevos du novajn betaajn tradukojn.


SeaMonkey 2.1a3

25-a de aŭgusto 2010. Hieraŭ estis eldonita SeaMonkey 2.1a3. Ĝi subtenas "kostumojn", kaj nun defaŭlte malfermas foliojn anstataŭ fenestrojn.


Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun Sync kaj Panorama

25-a de aŭgusto 2010. Hieraŭ Mozilo eldonis Beta-version de Firefox 4 kun perreta interfajrfoksa kopiilo de agordoj kaj ceteraj datumoj, kaj nova administrilo de folioj (sur la bildo).


Estas malpermesita eksporto de greno el Rusio

15-a de aŭgusto 2010. Hodiaŭ ekefikis provizora malpermeso de eksportado de greno el Rusio, kiu validos ĝis la fino de tiu ĉi jaro.


Fajrovulpo 4b3

12-a de aŭgusto 2010. Merkrede Mozilo eldonis la trian beta-version de Fajrovulpo 4.


Nova versio de la prifajrovulpa opiniesprimejo "Input": 1.6.2

11-a de aŭgusto 2010. Hieraŭ ekfunkciis nova versio, 1.6.2, de la servila programaro ĉe "Firefox Input" (la nova TTTa opiniesprimejo pri Firefox).


Eldonetaro de Bugzilla: 3.6.2, 3.4.8, 3.2.8, 3.7.3

6-a de aŭgusto 2010. Hodiaŭ Mozilla faris sekurigajn kaj stabiligajn eldonetojn por kvar branĉoj de Bugzilla: versiojn 3.6.2, 3.4.8, 3.2.8, kaj 3.7.3. Por ĉiuj kvar eldonetoj korektitas kvar malsekuroj, la du plej novaj branĉoj havas ankaŭ aliajn korektojn.


Mozilla Thunderbird 3.1.2

6-a de aŭgusto 2010. Ekde hieraŭ elŝuteblas nova versio de Mozila Tondrobirdo: 3.1.2. Korektitaj estas kelkaj stabilecaj kaj uzeblecaj problemoj.


Deklaritas krizostato en 7 regionoj de Rusio

3-a de aŭgusto 2010. Dmitrij Medvedev subskribis dekreton pri krizostato en 7 subjektoj de Ruslanda Federacio.


Julio de 2010 redakti

Moskvon kovris densa fumo de torfejaj brulegoj

29-a de julio 2010. Torfejaj brulegoj apud Moskvo, kaŭzitaj de la eksterordinara varmego, kreis fumnebulon, kiu ekde la lundo antaŭa semajno kovris la ĉefurbon de Rusio. Merkrede la fumo redensiĝis.


Firefox 4.0b2

28-a de julio 2010. Hieraŭ vespere Mozilo eldonis la duan beta-version de la TTT-legilo Firefox 4.0. Novaj estas "aplikaĵaj folioj", kapablo fari CSS-transirojn, kaj kelkaj gravaj internaj ŝanĝoj.


Dereliĝo de turista trajno en Alpoj

24-a de julio 2010. La 23-an de julio en la kantono Valezo (Svislando) dereliĝis t.n. "Glacirivera ekspreso" ("Glacier Express"). 1 homo mortis, 42 vundiĝis.


Aperis Firefox 3.6.8 kun korekto de malstabilo rilata al kromprogramoj

24-a de julio 2010. La 23-an de julio Mozilla faris novan eldoneton de Firefox: 3.6.8.


SeaMonkey 2.0.6

21-a de julio 2010. Krom Firefox kaj Thunderbird, je la 20-a de julio Mozilla faris ankaŭ korektan kaj ĝisdatigan eldonon de la retumilo SeaMonkey.


Sekurecaj eldonetoj Mozilaj: Tb 3.1.1 kaj 3.0.6, Fv 3.6.7 kaj 3.5.11

21-a de julio 2010. Hieraŭ Mozilla faris laŭvicajn sekurecajn eldonetojn de la retpoŝta klientoprogramo Thunderbird kaj la TTT-legilo Firefox.


Eldonitas SeaMonkey 2.1a2

8-a de julio 2010. Hieraŭ SeaMonkey Council eldonis la duan alfa-version de la estonta SeaMonkey v2.1, Gecko-bazita retumilo.


La unua Beta-versio de Firefox 4

7-a de julio 2010. Hieraŭ vespere Mozilla publikigis novan antaŭaĵon de la sekva granda eldono de Mozilla Firefox: version 4.0 Beta 1.


Aperis poŝkomputila Firefox v1.1 por Maemo

4-a de julio 2010. Antaŭ tri tagoj Mozilla eldonis novan version de la poŝkomputila Firefox — v1.1 — por la poŝkomputilo Nokia N900.


Aprilo de 2010 redakti

Mortis centoj da homoj pro tertremo en Ĉinghajo, Ĉinio

14-a de aprilo 2010. Katastrofa tertremo okazis en gubenorio Yushu, mortante almenaŭ 1706 homojn kaj vudnante centoj aliaj. Dek kvin mil homoj estis detruita en la tertremo kaj posttremoj.


Kraŝis la pola prezidenta aviadilo

10-a de aprilo 2010. Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo okazis apud la rusia urbo Smolensk la 10-an de aprilo 2010 je la horo 7:56 laŭ UTC (8:56 laŭ la mez-eŭropa kaj 10:56 laŭ la loka tempozono). La estro de la Smolenska provinco konfirmis, ke neniu postvivis tiun ĉi katastrofon.


Aŭtunaj pluvegoj en Rio-de-Ĵanejro en 2010 mortigas dekojn da homoj

6-a de aprilo 2010. Pluvegoj, komenciĝintaj lunde en Rio-de-Ĵanejro, kaŭzis tie superakvegon kaj terglitojn. Dum 14 horoj falis 288 milimetroj da pluvo, almenaŭ du monate-meznombraj kvantoj; tio estis tie la plej granda pluvo iam registrita. Mortis almenaŭ 93 homoj.


Oni oficiale sciigis la nomon de la dua kamikazino en la Moskva metroo

6-a de aprilo 2010. La Nacia kontraŭterorisma komitato (Rusio) oficiale konfirmis, ke estis identigita la dua kamikazino, kiu la 29-an de marto eksplodigis sin en la metrostacio Lubjanka de la Moskva metroo. Tiu estis 28-jara Mariam Ŝaripova, edzino de la dagestana batalanto Magomedali Vagapov.


Enketistoj deklaris la nomon de unu kamikazino el la Moskva metroo

2-a de aprilo 2010. La Nacia kontraŭterorisma komitato (Rusio) oficiale konfirmis, ke estis identigita unu el kamikazinoj, eksplodigintaj sin en la Moskva metroo la 29-an de marto. Tiu evidentiĝis esti la 17-jara Ĝenet Abduraĥmanova. Ŝi estis la vidvino de la kaŭkaza batalanto Umalat Magomedov, likvidita en decembro 2009.


Marto de 2010 redakti

Doku Umarov prenis al si respondecon pri la teroraj agoj en Rusio

31-a de marto. Vespere en Interreto estiĝis la videoparolado de la fifama ĉeĉena separatisto Doku Umarov, kiu prenis al si respondecon pri la teroraj agoj en la Moskva metroo kaj la urbo Kizlar. Li deklaris, ke tio iĝis la la venĝo pro sekretoperacio, kiun faris la Federacia servo pri sekureco en Inguŝio la 11-an de februaro de 2010. Li ankaŭ minacis fari novajn terorajn agojn en Rusio.


Sukcesita la eksperimento al CERN

31-a de marto. Hieraŭ en Ĝenevo je 12.39, post pli da 20 jaroj, LHC, la plej granda akcelilo de korpuskloj sukcesis en ĝia eksperimento: la unuaj radiojn de protonoj komencis kolizii kun proksimume 7 TeV da energio, 4 fojoj pli de la dua plej granda akcelilo de korpuskloj, la Tevatron, de Ĉikago. Estas «nova epoko por la fiziko», asertis Rolf Hewer «bezonas pacienci kun la fiziko». La sukceso pruvis, ke la kolizio ne kreis nigran truon, kiu detruus la tutan Teron.


Regiona voĉdonado en Italio: Norda Ligo flugas, eksplodo de Grillo-uloj

31-a de marto. Italianoj estis vokataj al urnoj la 28-an kaj la 29-an de marto 2010. La Demokrata Partio perdis 4 regionojn (Piemonto, Latio, Kampanio kaj Kalabrio) kaj la Popolo de Libereco perdis 1 regionon (Veneto). Ĉiukaze, la vera gajnanto de ĉi tiu voĉdonado estis sindetenismo: preskaŭ unu persono el tri ne voĉdonis (64,2% kontraŭ la 71,7% de lasta voĉdonado en 2005)


Mozilla publikigis la lastan laŭplanan ĝisdatigon de Firefox 3.0

31-a de marto 2010. La 30-an de marto 2010, la societo "Mozilla Foundation" eldonis sekurec-stabilecajn ĝisdatigojn por sia TTT-legilo Firefox®: 3.5.9 por la branĉo 3.5, kaj 3.0.19 por la branĉo 3.0. 3.0.19 estas la lasta laŭplana sekurec-stabileca ĝisdatigo de Firefox 3.0.x.


Rusio: Kamikazoj eksplodiĝis en Kizlar

31-a de marto 2010. Je 08:45 (loka horo) en la centro de la dagestana urbo Kizlar (Rusio) kamikazo eksplodigis sin en aŭto, rezulte de kio pereis du milicanoj kaj virino, hazarde preteririnta. Post 20 minutoj, kiam cxe la loko jam laboris milicanoj, savistoj kaj fajrbrigadanoj, tien aliris dua kamikazo, vestita kiel milicano, kaj faris la novan ekslodon. Rezulte de la dua terora ago 12 homoj pereis (el ili 9 estis milicanoj) kaj estis vunditaj inter 23 kaj 29.


La kamikazoj el la Moskva metroo estis identigitaj

30-a de marto 2010. Estis identigitaj la kadavroj de la du kamikazinoj, kiuj la 29-an de marto eksplodigis sin en la Moskva metroo. La bomboj estis fiksitaj ĉe iliaj korpoj je alteco ĉ. 120 cm, do la vizaĝoj restis nedamaĝitaj.


Rusio: duobla atenco en metroo

29-a de marto 2010. Ĉi matene, Moskvo vekiĝis sub duobla atenco en metroo. Estas almenaŭ 37 mortintoj. La unua eksplodo estas farita de kamikazo en la stacidomo de Lubjanka, sub la ĉefstabejo de FSB, je la 07:56 (loka horo). La alia deflagraciis en la stacidomo de Park Kultury ĉe la ruĝa linio, ĉirkaŭ 40 minutoj post la unua atenco.


Disputita insulo malaperis sub maro ĉe la limo inter Barato kaj Bangladeŝo

25-a de marto 2010. La Insulo de Suda Talpatti, neloĝata teritorio apud la Bengala golfo inter Barato kaj Bangladeŝo malaperis, laŭ barataj sciencistoj.


Monda Organizaĵo de Sano raportas pri drog-rezistema tuberkulozo

23-a de marto. Ĉiujara raporto de la Monda Organizaĵo de Sano estis eldonita pri la monda ofteco de tuberkulozo en 2008. La raporto diris, ke estis 9,8 milionoj da okazoj de tuberkulozo, kun 1,8 milionoj rezultantaj al morto. La raporto ankaŭ diris, ke estis 440.000 okazoj de tuberkulozo rezistema al multaj drogoj, kun proksime unu triono de tiuj fatale.


Usona Domo de Reprezentantoj aprobis la sansisteman reformon

22-a de marto 2010. La Usona Domo de Reprezentantoj aprobis la pridiskutatan reformon de la Usona privata sansistemo. Ĝi pasis per 219 kontraŭ 212 voĉoj. Nun, la Prezidanto Barack Obama povas subskribi la reformon kiel "leĝo de la Lando".


Maldekstro gajnis regionan voĉdonadon, rearanĝo por Sarkozy

21-a de marto 2010. Nikolas Sarkozy kaj la dekstraj partioj estas venkitaj de la maldekstro, formata de la Socialista Partio de Martine Aubry, la Verduloj de Cécile Duflot kaj la Komunisma Partio de Marie-George Buffet. La unuiĝinta maldekstro obtenis la 54,3% da voĉdonoj, dum la centr-dekstro obtenis la 36,1%, malgraŭ la sindetenismo: preskaŭ 1 de 2 ne voĉdonis.


Erupcianta vulkano en Islando, devigita evakuado

21-a de marto 2010. Vulkana erupcio komencis hieraŭ en la Suda Islando ĉe la glaĉero Eyjafjallajökull. La unuaj signoj de la erupcio estis viditaj inter la 23:00 kaj 00:00 GMT.


Februaro de 2010 redakti

Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la nombro de mortintoj

27-a de februaro 2010. Estas almenaŭ 47 mortintoj pro forta tertremo, kun magnitudo 8,8 Mw, kiu trafis Ĉilion je la 7:34 CET (3:34, laŭ loka horo).