Ĵaŭdo, la 12-a de aŭgusto 2010

Merkrede Mozilo eldonis la trian beta-version de Fajrovulpo 4.

La plej gravaj estas nomataj la jenaj novaĵoj:

  • 34 diverslingvaj kunmetaĵoj, kontraŭ 24 de la antaŭa beta-eldono (Esperanto ankoraŭ ne enestas).
  • Nova metodo de valorprezento, por plia rapideco de plenumo de kalkulplenaj perJavaSkriptaj operacioj.
  • Eksperimenta kaj sennorma prilaborado de plurfingraj tuŝeventoj (nur en Vindozo 7).

En la interfaco ŝanĝiĝis jeno:

  • Interfacaj elementoj en kelkaj menuoj kaj agordejoj estis reordigitaj favore al malfermado de novaj folioj, anstataŭ novaj fenestroj.[1]
  • La menuero "Fermi la ceterajn foliojn" ne plu fermas Aplikaĵajn foliojn.[2]

Kaj en la aspekto ŝanĝiĝis la jeno:

  • GTKaj versioj nun uzas saget-bildojn de la sistema GTK anstataŭ siaj propraj.[3]
  • La paĝosigna breto en Mac OS X nun havas bildetojn.[4]
  • La Vindoza versio ricevis novajn bildetojn en la ĉefa etoso, kaj korekteton de aspekto de etosetoj.[5]

Ligilo al la plena listo de ŝanĝoj (en la angla) troveblas en la "Release Notes".

La beta-versio elŝuteblas tie: http://www.mozilla.com/eo/firefox/beta/.

Referencoj

  1. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=322736
  2. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=577121
  3. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=412773
  4. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=566034
  5. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=570165

Fontoj