Mozilla publikigis la lastan laŭplanan ĝisdatigon de Firefox 3.0

Merkredo, la 31-a de marto 2010

La 30-an de marto 2010, la Mozila societo eldonis sekurec-stabilecajn ĝisdatigojn por sia TTT-legilo Firefox®: 3.5.9 por la branĉo 3.5, kaj 3.0.19 por la branĉo 3.0.

Ĝisdatigo al la versio 3.5.9 korektas 5 seriozegajn kaj 3 malgravajn malsekurojn, kaj aliajn fuŝaĵojn, kiujn havis la februara versio 3.5.8[1].

Ĝisdatigo de 3.0.18 al 3.0.19 korektas 5 seriozegajn kaj 1 altgravecan malsekurojn.

Laŭ la anonco, 3.0.19 estas la lasta laŭplana sekurec-stabileca ĝisdatigo de Firefox 3.0.x. Oni rekomendas, ke ĉiuj uzantoj ĝisdatigu siajn instalaĵojn de Firefox al la branĉo 3.6, kies plej nova eldono estas la versio 3.6.2.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. https://bugzilla.mozilla.org/buglist.cgi?quicksearch=ALL%20status1.9.1%3A.9-fixed

Fontoj