Unua beta-eldono de Poŝfajrovulpo 4

Sabato, la 9-a de oktobro 2010

Tiu ĉi artikolo multe uzas informojn el ĉi tiu anglalingva artikolo, kiu estas disponigata laŭ la permesilo CC BY-SA 3.0. Se la uzo estas sufiĉe deriva por aŭtorrajtoj, tiu ĉi artikolo ankaŭ estu sub tiupermesila licenco.


Je la 7-a de oktobro Mozilanoj eldonis la unuan beta-version de Poŝfajrovulpo 4 por Maemo (Nokia N900) kaj Android (2.0 aŭ pli nova, sur komputilo kun ĉefprocesoro je ARMv7; Feneko ankoraŭ ne tre taŭgas por ARMv6aj telefonoj, do oni ne eldonis por ili).

La versinumero estas ne 2, sed 4, por ke ordinara Fajrovulpo kaj Poŝfajrovulpo kun similversiaj motoroj (Gecko) havu similajn versinumerojn.

Awesome Screen post foliumado. Por aperigi la liston de serĉiloj, ektuŝu kaj tenu dum iom da tempo la grandigan lenson.

Kio novas

Kompare kun la antaŭa granda eldono (kaj ne kalkulante la lastan alfa-eldonon), aperis jeno:

  • Sync (aktualigilo/samigilo de agordoj kaj aliaj informoj) nun estas parto de Poŝfajrovulpo (kiel ankaŭ de la ordinara Fajrovulpo; antaŭe ĝi estis etendoprogramo).
  • La Eka paĝo listigas ankaŭ paĝojn kiuj estis malfermitaj ĉe aliaj komputiloj, kaj proponatajn aldonaĵojn.
  • "Awesome Screen" (ĉu "Mojosa fenestro"?), aperigebla per frapeto sur la adresujo ("Awesome Bar"), montras liston de la plej uzataj de vi historieroj kaj paĝosignoj.
  • Pligrandigo per pinĉeca fingromovo (ĉe Android) aŭ duobla alfrapeto.
  • En la reteja menuo:
    • "Serĉi en la paĝo" en la reteja menuo.
    • "Diskonigi la paĝon" en la reteja menuo, por sendi per retpoŝto (e-mail), la socireta retpaĝaro Facebook, mikrobloga paĝaro Twitter aŭ Google Reader.
  • Kunteksta menuo, aperigebla per longa tuŝo de ligilo, por sekvi la ligilon en nova folio aŭ por Diskonigi.
  • "Smart Tapping" por pli preciza trafado de ligiloj kaj aliaj enpaĝaj objektoj.
  • Almenaŭ en la kunmetaĵo por Linukso por i686 (kaj, se la plano plenumiĝis, ankaŭ por Maemo), en la fenestro "β" estas prembutonoj por sendi komentojn al la opiniesprima paĝaro "Input" (bildojn vidu en la artikolo pri Input 1.8).
 
Eka paĝo (post foliumado kaj restartigo)

Kion oni volas plibonigi

  • Pro ecoj de la operaciumo, la versio por Android estas 40 megabajtojn granda. Oni planas transpasi tion kaj atingi 20 aŭ malpli megabajtojn.
  • Pro ekuzo de platformo "Electrolysis" pluraj aldonaĵoj ĉesis funkcii, kaj bezonas ĝisdatigon.
  • Kromprogramoj ankoraŭ ne uzeblas kaj ne ŝaltindas.
  • Je Android 2.1 kaj malpli novaj ne funkcias aŭtomata ĝisdatigo.
  • Mozilanoj ne kontentiĝas per la nuna linifaldado de teksto ĉe pligrandigo, kaj volas fari ĝin pli kiel tiu en la ĉefa TTT-legilo de Android.

"Cimoj"

  • Dum uzo en telefonoj "Samsung Galaxy S" Firefox malŝaltas sian "ĝustatempan" kompililon por eviti malstabilon, do JavaSkriptoj plenumiĝos malpli rapide.
  • Mankas konfirmo je SSL-atestilo ĉe ĉifre akirataj paĝoj.
  • "Sciigi vian lokon" povas svenigi Poŝfajrovulpon.

Fontoj

Sistempostuloj

Elŝutligiloj

Vidu ankaŭ