Eldonitas Firefox Input 1.8, kodnome "Krieger"

Merkredo, la 29-a de septembro 2010

Por-poŝfajrovulpa fasado en la okcidentfrisa lingvo

Ekfunkciis nova versio de la prifajrovulpa opiniesprimejo "Firefox Input": 1.8, kodnome "Krieger".

Nun disponeblas versio de fasado speciale destinita por la uzantoj de Poŝfajrovulpo. Nuntempe ĝi montras nur la komentojn afiŝitajn de ili.

La fenestro "β" en Feneko (estonta Poŝfajrovulpo)
(Bildo farita de Aakash Desai; alklaku por legi pri la uzkondiĉoj)

Poŝfajrovulpo 4.0 (jes, ĝi estos ne 2.0, sed tuj 4.0, por ke funkcie similaj eldonoj de Fajrovulpo kaj Poŝfajrovulpo havu similajn versinumerojn) havos prembutonojn por opiniesprimi en la fenestro "β" ekde la unua beta-versio por Maemo, kaj la dua por Android.

En la ĉefa fasado nun eblas filtri la montratajn komentojn laŭ produkto (Fajrovulpo / Poŝfajrovulpo) kaj ties versio. Ĉe la paĝo "Retejoj" nun eblas filtri laŭ platformo.

La ĉefa fasado okcidentfrislingve

La kadreto "Mesaĝoj" nun komence montras la kvanton de ĉiuj komentoj pri la aktuala beta-versio.

Krom tio, estis korektitaj kelkaj fuŝoj, kaj aktivigita la okcidentfrisa tradukaĵo.

Fontoj