Brazilo lanĉos en 2015 sateliton por eviti spionadon de Usono

Ĵaŭdo, la 15-a de aŭgusto 2013

Brazilo deziras plialtigi la sekurecon de siaj enaj komunikadoj kaj Interreto, tial lanĉos sateliton propran kiu sendependigos la latino-amerikan landon de Usono, informis la brazila ministro pri Komunikadoj, Paulo Bernardo, kiu ankaŭ kritikis la amasan spionadon fare de la Usona registaro al la komunikadoj per Interreto kaj asertis ke "Brazilo defendadis pli grandan malcentraligon: La regado de Interreto devas esti plurflanka kaj plurloka"

La nacia satelito de Brazilo, laŭ la Ministerio pri Komunikadoj, estos provizita de la entrepreno Thales Alenia Space, kaj la lanĉon faros la entrepreno Arianespace, dum 2015. Brazilo ankaŭ disvolvas perkablan komunik-sistemon kiu konektiĝos kun Eŭropo kaj Afriko, cele de eviti Usonon ĉe la komunikadoj mond-skalaj.

Lastatempe, la Brazila armeo informis pri la lanĉado de satelito kun la celo garantii la cirkuladon de strategiaj datumoj pri Nacia Sekureco.

Fontoj