Google forigos malkodilon de H.264 el sia TTT-legilo Chrome

Merkredo, la 12-a de januaro 2011


Ĝi intencas enfokusigi la fortojn je liberaj kodaj teĥnikoj.

Mike Jazayeri anoncis hieraŭ en la blogo pri disvolvado de Google Chrome, la TTT-legilo de Google, ke en la plej proksimaj monatoj la TTT-legilo ĉesos kapabli vidigi per HTML5a elemento <video> filmojn koditajn laŭ la normo "H.264", kaj subtenos nur la liberajn normojn "WebM" kaj "Ogg Theora" — same kiel Chromium, Opera kaj la retumiloj de Mozilo (Fajrovulpo 4, Poŝfajrovulpo 4, SeaMonkey 2.1, Tondrobirdo 3.3)[1].[2]

En landoj, kie oni patentas komputilajn algoritmojn, produktantoj kaj disponigantoj de kodiloj kaj malkodiloj de "H.264" devas pagi por uzado de la normo. Antaŭe oni atendis por vidi ĉu MPEG LA, kiu administras la licencojn, ne komencos postuli pagojn ankaŭ de tiuj, kiuj senpage gastigas filmojn tiel koditajn, sed finfine ĝi rezignis pri tio.[3]

Laŭ StatCounter, en Decembro 2010 Google Chrome kaj Firefox kune estis uzataj de pli ol 52 procentoj da retumantoj en Eŭropo.[4]

Komentantoj tamen rimarkigas, ke dume Google Chrome estas eldonata kun kopio de la mallibera interpretilo de Adobe Flash, nuntempe multe uzata kiel filmspektilo.[5][6]

Referencoj

  1. https://developer.mozilla.org/En/Media_formats_supported_by_the_audio_and_video_elements