Kanada parlamento aplaŭdis al veterano de SS-divizio

Mardo, la 26-a de septembro 2023

Ĉambro de Deputitoj de Kanado, 2023.


La 22-an de septembro parlamento de Kanado stare aplaŭdis al Jaroslav Hunka, la 98-jara veterano de la 14-a volontula SS-divizio "Galicio". Tio okazis dum vizito de ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij, kiu partoprenis la eventon. La eks-soldato de la armea divizio SS-"Galicio" estis prezentita kiel "luktanto por ukraina sendependeco kontraŭ la rusoj dum la Dua mondmilito".

Aplaŭdoj kaj laŭdoj redakti

 
Parado de volontuloj de la 14-a SS-divizion. Lvivo, la 18-a de julio 1943.

Prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj de Kanado Anthony Rota prezentis la majunan SS-anon kiel heroon kaj dankis lin pro lia servo.

  Hodiaŭ en la ejo ĉeestas ukraina-kanada veterano de la Dua mondmilito, kiu luktis por sendependeco de Ukrainio kontraŭ la rusoj, kaj plu subtenas la armeon hodiaŭ, eĉ je la aĝo de 98 jaroj. Li estas ukraina heroo, kanada heroo, kaj ni dankas lin pro lia tuta servo. Dankon!  
Anthony Rota

Volodimir Zelenskij salutis la eksan SS-anon kaj levis pugnon kiel simbolon de solidareco kun li. Lia edzino starinta apude, ankaŭ ĝoje salutis la SS-veteranon. La ukraina prezidanto venis al Kanado por peti pli da armiloj kaj mono por plu defendi sian landon kontraŭ la rusia invado, kaj ricevis ambaŭ.

Jaroslav Hunka ne kaŝas sian servon en la nazia divizio. En siaj rememoroj, publikigitaj en 2011 en kolektiva blogo de la eksaj ukrainaj SS-anoj, li rakontas kiel li kaj liaj amikoj observis komence de la Dua mondmilito fuĝon de polaj rifuĝintoj kaj polaj trupoj, pelataj de germanaj aviadiloj, kaj atendis alvenon de "mitaj germanaj kavaliroj", kiuj finfine batos la "malamatajn polaĉojn".

Historia fono redakti

 
Guberniestro de Galicio Otto Wächter salutas volontulojn de la 14-an SS-divizion. Lvivo, la 18-a de julio 1943.

La divizio "Galicio" estis kreita de nazioj el ukrainaj naciistoj kaj batalis flanke de la Nazia Germanio kontraŭ la Ruĝa Armeo kaj aliaj kontraŭfaŝistoj. Ĝi partoprenis ankaŭ ĉasadon de partizanoj en Jugoslavio, subpremadon de kontraŭfaŝista ribelo en Slovakio kaj aliajn naziajn agadojn. Ĝiaj membroj partoprenis ankaŭ Holokaŭston. Inter la plej konataj krimoj de tiu ĉi SS-divizio estas ekstermado de pola vilaĝo Huta Pieniacka en 1944, kie ukrainaj nazioj bruligis la vilaĝanojn en katolika preĝejo kaj en iliaj domoj tiel ke el pli ol mil homoj saviĝis nur 50.

Tamen danke al la komenciĝinta Malvarma milito multaj nazioj sukcesis fuĝi al Nordameriko, speciale al Kanado kie kreiĝis granda ukraina diasporo. Tiel avo de la vic-ĉefministro Chrystia Freeland dum la milito estis redaktoro de gazeto "Krakovaj Sciigoj", eldonita sub aŭspicio de nazioj dum okupado de Pollando kaj fifama pro sia ksenofobia kaj antisemitisma propagando. La diasporo ĉiam gloris ukrainajn naciistojn kiel patriotojn de Ukrainio, batalintajn kontraŭ komunistoj kaj rusoj, dum ilian kunlaboron kun nazioj ĝi konsideras pardonebla kaj neglektinda afero. En 2020 okazis skandalo post kiam publiko eksciis ke en ukraina tombejo en Oakville staras monumento al tiu ĉi nazia divizio kaj ke kanada polico protektas ĝin.

Post la ŝtatrenverso okazinta en Kievo en 2014, ukrainaj aŭtoritatoj ankaŭ gloras kunlaborantojn kun nazioj kiel heroojn. En Okcidenta Ukrainio staras monumentoj omaĝe al ili, ŝtatoficistoj partoprenas funebrajn ceremoniojn pri maljunaj SS-anoj, omaĝe al la SS-divizio estas nomitaj stratoj, ĝiaj simboloj estas agnoskitaj ne-naziaj, do senpune uzeblaj.

Skandalo redakti

 
Ĉambro de Deputitoj de Kanado, 2023.

Sekvis skandalo, ĉar SS estas konata kiel la plej kruela nazia organizaĵo, kies celo estis krei nazian eliton harditan en bataloj kaj buĉado de la subhomoj kiel judoj, rusoj, ciganoj ktp. La Nurenberga tribunalo tuj post la fino de la Dua mondmilito agnoskis SS krima organizaĵo kaj konfirmis ke neniu ĝia parto povas esti senigita je respondeco pri militkrimoj.

La 24-an de septembro du judaj organizoj en Kanado — "Amikoj de la Centro de Simon Wiesenthal" kaj "Centro pri Aferoj de la Judoj kaj Israelo" — kondamnis la honoradon de Jaroslav Hunka. Estraro de kanada filio de juda organizaĵo B’nai Brith memorigis ke ukrainaj nazioj el tiu ĉi divizio revis pri unuetna Ukrainio kaj etnaj purigadoj. Oni ankaŭ memorigis ke temas pri la veterano de la nazia divizio, kiu partoprenis amasajn murdojn kaj Holokaŭston.

  En la epoko de la kreskanta antisemitismo kaj tordado de la faktoj pri Holokaŭsto, estas neimageble maltrankvile vidi kiel la parlamento de Kanado stare aplaŭdas la homon, kiu estis membro de Waffen SS — nazia trupo, respondeca pri murdoj de judoj kaj aliaj personoj, kiu estis deklarita krima organizaĵo dum la Nurenberga proceso.  
Amikoj de la Centro de Simon Wiesenthal

Poldevena parlamentano Irek Kusmierczyk priskribis la eventon kiel "profunde dolorigan" al ŝia komunumo kaj ĉiuj polaj kanadanoj, dirinte ke la ukraina SS-divizio estis "ekstreme kruela" kaj "murdis milojn da judoj, milojn da poloj en orienta Pollando" (nun tio estas Okcidenta Ukrainio). Tio estis aludo al la kelkmonata buĉado konata kiel Volinia masakro dum kiu ukrainaj naciistoj murdis aŭ forpelis ĉiujn polojn el regionoj, kiuj estis transdonitaj al Ukrainio surbaze de la Pakto Ribbentrop-Molotov

 
La monumento al la 14-a SS-divizio. Oakville, Kanado.

Altrangulo de la opozicia Konservativa Partio Andrew Scheer akuzis la oficejon de ĉefministro Justin Trudeau pri "terura eraro", kiun povus preventi "simpla Guglo-serĉado", aludante al tio ke Jaroslav Hunka ne kaŝis sian nazian pasintecon, en Interreto haveblas liaj fotoj en SS-uniformo kaj informoj pri la nazia divizio en kiu li servis estas facile troveblaj.

  Kiun specon de mesaĝo tio devas sendi al partneroj kaj aliancanoj de Kanado tra la mondo? Nazio estis en la Ĉambro.  
Andrew Scheer

Gvidanto de la Konservativa Partio Pierre Poilievre nomis tion la "terura eraro" de ĉefministro Justin Trudeau kaj postulis ke li pardonpetu, ne "transigu la kulpon sur aliajn kiel li ĉiam faras".

Tamen anstataŭ la ĉefministro, kiu partoprenis la ceremonion kaj aplaŭdis la SS-veteranon, pardonpetis prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj de Kanado.

  Mi ekhavis pliajn informojn, kiu igis min bedaŭri pri la farita decido. Neniu, inkluzive kolegojn-parlamentanojn kaj delegacion de Ukrainio, sciis pri miaj intencoj. Tiu ĉi iniciato estis komplete mia. Mi speciale deziras plej humile peti pardonon de la judaj komunumoj en Kanado kaj tra la tuta mondo.  
Anthony Rota

Du opoziciaj partioj postulis eksiĝon de Anthony Rota, sed li rifuzis fari tion.

Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Stéphane Dujarric diris la 25-an de septembro ke UN kontraŭas gloradon de la nazioj.

  Ni certe kontraŭas iun ajn honoradon de la homoj, kiuj aktive partoprenis agadon de la nazioj dum la Dua mondmilito.  
Stéphane Dujarric
 
Futbalaj zelotoj gratulas pri la 70-a datreveno de la 14-a SS-divizio. Lvivo, Ukrainio. La 28-a de aprilo 2013.

Ambasadejo de Rusio sendis al la Ministerio pri eksteraj aferoj de Kanado kaj al la oficejo de la ĉefministro Justin Trudeau protestan noton. Aŭtoritatoj de Pollando kaj Belorusio postulis de Kanado oficialajn pardonpetojn. Rusia ambasadoro Oleg Stepanov klarigis sian embarason referencinte al la kanada historio kies parto estis batalado dum la Dua mondmilito kune kun Sovetunio dum SS-divizio en kiu servis Jaroslav Hunka batalis ĉe kontraŭ flanko, defendante Nazian Germanion.

  Per tio la reĝimo de Trudeau malsanktigis la historion de Kanado kaj kanadanojn, fordonintajn siajn vivojn por liberigo de la mondo de naziismo, ene de la kontraŭhitlera koalicio. Elvokas indignon ke al la SS-ekzekutisto aplaŭdis estro de la ĝenerala stabo de Kanado Wayne Eyre kune kun siaj kolegoj en epoletoj. Iliaj antaŭuloj, partoprenintaj la Duan mondmiliton, en tiu momento verŝajne transversiĝis en la ĉerkoj.  
Oleg Stepanov

La honorado de la maljuna SS-veterano okazis du tagojn antaŭ la juda festo Jom Kipuro, kiu ĉi-jare estas festata ekde la 24-a de septembro.

Pluraj ĵurnalistoj memorigis ke Rusio nomas la ukrainajn aŭtoritatojn "nazia reĝimo" dum tiuj kategorie neas siajn simpatiojn al la nazioj kaj diras ke judo Zelenskij ne povus subteni la naziojn. "Sennaziigo" estas unu el proklamitaj celoj de la rusia militado en Ukrainio.

Ukraina registaro kaj Volodimir Zelenskij persone neniel reagis al la incidento kaj sekvinta skandalo.

Aktualigo

La 26-an de septembro Anthony Rota eksiĝis post kiam samtage tion postulis la opozicio kaj lia propra partio. Ministro pri eksteraj aferoj Mélanie Joly nomis la situacion "profunde malakceptebla" kaj "ambarasa". Pierre Poilievre diris ke Justin Trudeau kaŭzis malhonoron por Kanado, ĉar lia "masiva diplomatia kaj spiona aparato malsukcesis preventi honoradon de nazio".

Pola ministro pri edukado Przemysław Czarnek diris ke li postulos ekstradicion de la eksa SS-ano al Pollando.

Fontoj redakti