Kategorio:Latin-Ameriko

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas en kategorio :
Mapo kun situo de latin-amerikaj landoj.

Latin-Ameriko estas populara termino por tiuj partoj de Ameriko, kie la ŝtatlingvoj latinidas, do esence, estas aŭ la hispana, la portugala aŭ la franca.

Latin-Ameriko ampleksas Meksikon en Nordameriko, ĉiujn landojn de Centra Ameriko krom Belizo (anglalingva), multajn Karibajn landojn, kaj ĉiujn areojn de Sudameriko krom Gujano (anglalingva), Falklandoj (anglalingvaj) kaj Surinamo (nederlandlingva).

Oni neniam kunkalkulas franclingvajn teritoriojn de Usono kaj Kanado, ekzemple Kebeko.

Portugala Latin-Ameriko (aŭ „Luzitan-Ameriko“): Brazilo.

Franca Latin-Ameriko: Franca Gviano, Gvadelupo, Haitio, Martiniko.

Hispana Latin-Ameriko (aŭ „Hispanameriko“): Meksiko, Kubo, Puertoriko , Dominika Respubliko, Gvatemalo, Honduro, Salvadoro, Nikaragvo, Kostariko, Panamo , Kolombio, Venezuelo, Ekvadoro, Peruo, Bolivio, Ĉilio, Paragvajo, Argentino kaj Urugvajo.