Kvin mortintoj pro pafado en lernejo de Kanado

23-a de januaro de 2016

La Loche, Kanado — Kvin personoj estis murditaj pafe en lernejo en La Loche, en Saskatchewan, la aliaj du estas enhispitaligitaj. Ĉi-cifero estos konfirmita de la Reĝa Kanada Rajda Polico. La suspektato restas sub la zorgo de la polico..

La ambulanco-sistemo de la areo de Saskatchewan moviĝis al La Loche ĉirkaŭ la 6:35 p.t.m. (UTC).

Justin Trudeau, Ĉefministro de Kanado, konfirmis la pafadon. "Ĉi tiu estas la plej malbona koŝmaro por iu ajn gepatro" diris la ĉefministro en Davos, Svislando, kie okazas nun la Monda Ekonomia Forumo.

La pafado okazis en la Komunuma Lernejo de La Loche, konstruaĵo por kurso-jaroj de 7-a ĝis 12-a. La Loche estas indiĝena loko norde de Saskatchewan, kie loĝas 3,000 personoj.

La Premiero de Saskatchewan, Brad Wall, esprimis siajn kondolencojn al la viktimoj:

La vortoj ne povas esprimi mian surprizon kaj bedaŭron pro la teruraj okazaĵoj en La Loche. Miaj preĝoj estas kun ĉiuj la viktimoj, familioj kaj amikoj kaj la personoj de la komunumo. Dankon al KRP kaj al la skipo pri krizoj kiuj respondis rapide al la pafadoj. La Edukaj kaj Sociaj Servoj estos disponeblaj por provizii ĉian helpon de krizo aŭ konsilo-servoj al la lernejo kaj la komunumo.
Premiero de Saskatchewan, Brad Wall

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Tiroteo en una escuela en Canadá deja cinco muertos, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).