Sekurigeldonoj de Fajrovulpo: 3.5.17 kaj 3.6.14, Tondrobirdo: 3.1.8

Merkredo, la 2-a de marto 2011

Je la unua de Marto laŭ Kalifornia tempo (UTC-8) Mozilo faris sekurig-stabiligajn eldonojn por Fajrovulpo 3.5 (3.5.17) kaj 3.6 (3.6.14) kaj Tondrobirdo 3.1 (3.1.8). Kredeble baldaŭ estos eldonita SeaMonkey 2.0.12.

Sekurigaj korektoj

En ĉiuj el ili estas korektitaj multaj memor-malsekuroj (de plejalta graveco) kaj neforigo de «javascript:»aĵoj el paĝoj enkadrigataj en «chrome»aĵoj fare de la paĝpurigilo (kiu kvankam ne estas uzata danĝere en la programoj mem, estas uzebla de etendoprogramoj; modera graveco). Ankaŭ estis korektita akcidenta plenumĉesiĝo pro difekta JPEG-dosiero (plejalta graveco; nur Fajrovulpo 3.5 ne suferis je tio).

En la TTT-legiloj estis korektita eblo de interpaĝaraj petfalsigoj per misuzo de kromprogramoj, kaj eblo igi montrotajn dialogfenestrojn montri nenion kaj kaŭzi senkondiĉe jesan respondon ĉe sia fermo. Ankaŭ estis korektita trodetaleco de erarmesaĝo, pro kiu retpaĝo povis kolekti adresojn vizitatajn de la uzanto kondiĉe ke li ebligis kreadon de ŝprucfenestroj.

Ceteraj ŝanĝoj

Inter ne sekurig-stabiligaj ŝanĝoj estas jeno:

  • Al la listoj de nelatinliter-nomaj retregionoj estis aldonitaj retregionoj de Kataro (.قطر, .xn--wgbl6a, por arablingvaj nomoj) kaj Israelo (.il, por hebrealfabetaj).
  • La Turkia adreso «tsk.tr» ricevis escepton en la listo de «publikaj sufiksoj» (PSL) kiel adreso de retpaĝaro kaj ne supranivela retregiono. Estis ankaŭ ĝisdatigita listo de sufiksoj por Tanzanio (aldonitaj «mil.tz» kaj «sc.tz»).
  • Vindozaj versioj ĉe malinstalo ne plu demandos pri kialo de malinstalo.
  • En retpoŝtiloj, la menuero «Movi/Kopii en <ujon> denove» nun funkcios.

Elŝuti

Fontoj

Anoncoj
Listoj de korektitaj malsekuroj (alklaku la numeron por vidi nomon de raportinto)
Apartaj raportoj

Rilataj artikoloj