Francujo: Fajro en datumcentro OVHcloud en Strasburgo kaŭzis damaĝon: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Komencis permanan tradukon el la francaj k. italaj Vikinovaĵoj (similtema artikolo ĉe ambaŭ vikioj)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 02:35, 12 mar. 2021

Vendredo, la 12-a de marto 2021

Markemblemo de OVHcloud

Antaŭhieraŭ, la 10-an de marto, okazis granda fajro ĉe la datumcentro de la teknologia-nubkomputada firmao OVH en la franca urbo Strasburgo, je proksimume 45 minutoj post meznokto. La incidento okazis en la industria distriko de Port du Rhin.

Ne estis mortintoj pro la katastrofo, tamen unu datumservilo estis absolute detruita, kaj alia estis grave damaĝita. Diversoj klientoj de la nubkomputada servo de la firmao raportis, ke aliro al iliaj retejoj iĝis momente limigita pro la fajro. Ankaŭ spertis problemojn diversaj registaraj retejoj. En tuto, proksimume 3,6 milionoj de retejoj fariĝis nealireblaj.

Octave Klaba, la firmaestro de OVHcloud, anoncis en Tvitero-mesaĝo ke la servilo-reto ne estos reŝaltita ĝis la 15-a de marto.

La firmao OVHcloud estis fondita en Roubaix de Octave Klaba kaj troviĝas inter la plej grandaj en la sektoro de informa teknologio.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo France : un incendie se déclare au datacenter OVHcloud de Strasbourg, el francaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Francia: incendio nel datacenter OVHcloud a Strasburgo, el italaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).