Vojaĝo al Armenio: Militisto Rafik kaj rusia militbazo (IV): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "eta|maldekstre|Signo ĉe enirejo al Gjumri, Armenio. Decembro 2021. {{Dato|23|01|2022}} {{Kaŭkazo}} '''Unua parto, dua parto, tria parto''' == Rafik el Gjumri == Ni interkonatiĝis hazarde, kiam li veturigis nin hejmen kiel taksiisto de {{w|Yandex Go}}...."
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 47:
Mi rakontas pri intenco viziti tiun respublikon, kiu tamen alfrontas obstaklojn — laŭdire necesas vizoj kaj nun oni ne donas ilin. “Kiaj vizoj? Armenoj veturas tien libere kaj civitanoj de Rusio ankaŭ” miras Rafik. “Nu, eble nun io aperis, sed ĵus niaj buboj veturis al Stepanakerto kaj neniuj problemoj okazis”.
 
Poste li telefonis nin kaj diris ke ŝajne tio eblas, tamen li ne estas tute certa. Oficiala retejo de Arcaĥo diris ke vizo necesas, vizopeto estas traktata dum sep tagoj kaj fina decido venas je la tago de planita alveno — tute freneza sistemo. Iuj ŝoforoj diris ke tio eblas (“mi scias kie oni donos vizojn al vi”), aliaj dubis. Iuj diris ke tie estas trankvile (“tie rusoj staras, ĉio en ordo”), aliaj ne (“mi persone ne veturos tien”). Fine ni rezignis je la vojaĝo pro manko de tempo kaj malcerteco. Eble ni vizitos la regionon alian fojon aŭ jam flanke de Azerbajĝano. Sed ni vizitis kune Gjumri kaj la 102-an rusian militbazon. Pri tio mi rakontos en sekva parto de la raportaĵo.
 
== Fortikaĵo lime de Turkio ==