Vojaĝo al Armenio: Armenoj kaj la mondo (III)
Dimanĉo, la 16-a de januaro 2022
|
Dum nia vojaĝo tra Armenio fine de 2021 estis tre interese observi kiel armenoj rigardas sin mem, siajn najbarojn kaj la mondon ĝenerale. Unue ni rigardu kiel ili pritraktas siajn politikistojn.
Politiko
redaktiPolitika vivo en Armenio memorigis al mi tiun en Rusio en la 1990-aj jaroj. Haveblas ŝtatestro, kiun malamas ĉiuj. Senhalte okazas protestoj kaj manifestacioj, kiuj ŝanĝas nenion. Ĉiuj rajtas paroli libere, sed neniu aŭskultas. La popolo kaj la potenco ekzistas kvazaŭ en paralelaj mondoj — la popolo malamas siajn regantojn, sed ili fajfas pri tio.
Dum tri semajnoj mi interparolis kun multaj homoj, viroj kaj virinoj, sed ne sukcesis trovi eĉ unu homon kiu ŝatus la nunan ĉefministron Nikol Paŝinjan. “En 2018 ĉiuj amis lin, nun ĉiuj lin malamas” konstatis taksiisto.
Ŝajnas ke la sola reago de la politika elito al tiu popola malamo estas kreskigo de sekurecaj zorgoj. Nenie mi vidis tiom da polico kiel en Erevano. Plej ofte sufiĉas rigardi ĉirkaŭ si por ekvidi almenaŭ unu polican patrolon. Foje mi vidis kiel al granda konstruaĵo ĉe strato Abovjan venis longa nigra limuzino kun armena flageto sur kapoto. Kvartalo ĉirkaŭ tiu loko plenis je policanoj, post la limuzino staris nigra ĵipo kun malfermita pordo, el kiu eliĝis maltrankvila kapo por vidi kial mi fotas ĝin.
Dufoje mi ĉeestis manifestaciojn — la 23-an kaj 26-an de novembro. Ili okazis vespere, homoj marŝis laŭ stratoj kaj fine haltis sur placo de Respubliko kie sekvis paroladoj de opoziciaj gvidantoj. Temis pri centoj da homoj, plejparte viroj, kaj dekoj da policanoj, kiuj strikte ĉirkaŭis kaj akompanis ilin. Ĉio okazis trankvile kaj laŭorde, kvazaŭ plurfoje ripetita rito, kies partoprenantoj bone konas la regulojn.
Dum marŝado ili svingis armenajn flagojn kaj foje skandis ion armene. Poste grupo da viroj stariĝis sur aŭtomobila platformo kaj komencis paroli unu post alia, ankaŭ armene. La ĉeestantoj aŭskultis, foje esprimante sian subtenon per krioj. Policanoj trankvile observis. Mi vidis neniujn incidentojn kaj mia edzino vidis nur unu: viro proksimiĝis al policanoj kaj komencis ion kolere krii al iliaj vizaĝoj kaj svingi la manojn. Oni rapide detenis lin, metis en aŭton kaj forveturigis.
Mi demandis kelneron en restoracio kaj poste taksiiston, ĉu temas pri Montara Karabaĥo. La kelnero nur kapskuis: “Ne, estas simple…” La taksiisto esprimis sian opinion pli vaste kaj emocie. Li konfirmis ke mia supozo pravas, sed deklaris ke la opozicio estas same fuŝa kiel la registaro.
“Oni ne faras la aferojn tiel. Necesus fari alie – mortpafi la tutan registaron kaj parlamenton. Kaj poste tiujn, kiuj venos por ilia sepulto. Mi esperis dum la milito ke militistoj prenos la potencon, sed ne – mankas jam veraj oficiroj, oni forgesis pri oficira honoro”. Li rakontis ke iam li mem loĝis en Montara Karabaĥo kaj partoprenis la unuan militon. Tiun lastan li nomas “perfidita milito”, akuzante pri la malvenko la politikistojn. Al miaj vortoj pri mirinde sukcesa sturmo de Ŝuŝo fare de azeraj trupoj li reagas tuj.
“Ili ne sturmis ĝin, ili neniam ĝin okupus sturme. Ni faris tion en la unua milito kaj ili ne povus. Oni simple transdonis Ŝuŝon al ili, same kiel Gadruton. Norde azeroj ankaŭ atakis, sed ne antaŭeniĝis eĉ je unu metro!” Tamen li ne perdas la esperon, ligante ĝin al venonta milito: “Ni ankoraŭ regajnos ĉion. Turkio ne haltos, ĝi iros plu. Ĉu vi vidis mapon de Granda Turano kiun ili prezentis? Duono de Rusio estas sur tiu mapo, ili ĉiujn rusiajn islamanojn levigos. Armenio estas la lasta kojno en ilia projekto, pro tio ili sopiras detrui nin. Rusio devos montri la dentojn kaj rebati la turkojn kiel ĝi ĉiam faris. Ni atendos grandan militon”.
Pli aŭ malpli similajn vortojn mi aŭdis de pluraj homoj. Ĝenerale armenoj kredas je alta geopolitika valoro de sia lando, bazita sur ĝia unika kristana kredo kaj situo fronte de la islama mondo. Ili konsideras sin lasta fortikaĵo de kristanismo kaj civilizo ĝenerale, kontraŭstaranta al la islamaj barbaroj, strebantaj konkeri Rusion kaj eble la tutan Eŭropon. La lasta milito montris ke la fortikaĵo estas ekstreme kaduka kaj malforta, kaj estas jam ne avangardo, sed insulo, ja Kartvelio malproksimiĝinte de Rusio neeviteble iĝis ekonomie dependa de Azerbajĝano kaj Turkio. Sed ordinaraj homoj ne konas tiaĵojn, nek zorgas pri ili. Ili spektas televidon kaj tie oni montras al ili la mapon de Granda Turano, kovranta ankaŭ ilian landon. Ĉu necesas io pli por senti sin ofendita kaj minacata?
Armenio similas al magra okulvitrulo, kiu estis batita de subedukita fortika najbaro, kaj plendas al la aliaj najbaroj ke tio estis bato kontraŭ ili ĉiuj. La provo komprenebla, sed apenaŭ kun espero pri sukceso.
La ĉefa riproĉo kiun faras la armenoj kontraŭ siaj politikistoj estas totala korupto kaj malkapablo prizorgi naciajn interesojn, precipe rilate la defendon kaj Montaran Karabaĥon. “Ekde Levon Ter-Petrosjan ili ĉiuj manĝis, manĝis, manĝis… Neniu zorgis pri Armenio” — tiu frazo de alia taksiisto ripetiĝas ofte. Mi demandis kial la nuna ĉefministro ĵus nomumis kiel ministron pri defendo eksan lernejan instruiston de historio kaj taksiisto nur ridetas sarkasme: “Li tamen servis en la sovetia armeo, ĉu vi scias? Li ponardis tie oficiron kaj estis pro tio malliberigita. Oni nomumis kiel ministro krimulon”. Al mia demando kiel homo kun krimula pasinteco sukcesis iĝi lerneja instruisto, li respondas same sarkasme: “Turnoj de la sorto, kara amiko, turnoj de la sorto…”
Sed alternativaj figuroj mankas kaj la opozicio estas konsiderata aro da stultaj babiluloj. Kelkfoje oni mencias estime Ruben Vardanjan, armenan entrepreniston el Rusio, kies kapitalo atingas preskaŭ miliardon da dolaroj. Li estas konata ankaŭ pro siaj bonaj rilatoj kun la rusiaj aŭtoritatoj kaj aktiva filantropia agado en Armenio.
Anna montris al ni plurajn objektojn, konstruitajn de li, kaj admiris lian sindonemon kaj agemon. “Ni bezonas homojn kiel li ankaŭ en politiko” diris ŝi. Mi esprimis supozon ke se prezidanto Putin konsideros Armenion sufiĉe grava kaj necesa por naciaj interesoj de Rusio fine li povos taskigi iun influan rusian armenon ekgvidi tiun ĉi landon kaj eble tio estos Ruben Vardanjan. “Estus tre bone, sed ĉu Ruben deziros tion?” suspiris mia armena amikino.
Mi povis nur kredigi ŝin ke tiukaze personaj deziroj ne gravas kaj doni kiel ekzemplon alian rusian miliardulon — Roman Abramoviĉ, kiu 7 jarojn servis kiel guberniestro kaj 5 jarojn kiel parlamentestro de Ĉukotko — unu el plej foraj kaj malriĉaj regionoj de Rusio. Armeno Ruben Vardanjan, naskiĝinta en Erevano, certe havas oble pli da ligoj al Armenio ol judo Roman Abramoviĉ al Ĉukotko, kiun li apenaŭ eĉ vizitis antaŭ sia nomumo. Ni vidos.
Ni kaj ili
redaktiSin mem armenoj konsideras antikva popolo kun riĉa kulturo kaj glora pasinteco. Ĉiupaŝe renkonteblas monumentoj (novaj kaj malnovaj), memortabuloj, muzeoj. En paroloj kaj tekstoj oni ĉiam akcentas ke la armenoj havas historion, kies radikoj devenas de la biblia tempo kaj kulturo evoluis dum jarmiloj. Grandparte tion konfirmas artefaktoj de ege foraj epokoj, kiuj videblas en nombro neimagebla kaj estas kvazaŭ parto de ĉiutaga vivo. Des pli forta estas kontrasto kun la nuntempa Armenio — landeto, ĉirkaŭita de montoj kaj malamikoj, sen aliro al maro, kun loĝantaro eta kaj plejparte ne tre edukita. Armenoj fieras pri siaj ruinoj, sed ne hezitas ĵeti rubaĵojn apud antikvaj monaĥejoj kaj oni povas renkonti plastan sitelon kun ŝvabrilo tuj apud mezepoka altaro.
Ĉiuj aliaj popoloj en la armena mondkoncepto formas longan vicon de malegaluloj, taksataj ĉefe depende de ilia rilato al la armenoj kaj Armenio (reala aŭ imagita). La azeroj estas konsiderataj subedukitaj kruduloj kaj estas traktataj ne kiel aparta nacio, sed kiel speco de turkoj, do parto de la granda tjurka invado kontraŭ la kristana mondo. Ilia aparteno al la mondo islama nur komplikas la aferon, kvankam islamo mem apenaŭ estas nesuperebla obstaklo – ja rilatoj kun Irano estas bonaj malgraŭ ĝia fervore islama reĝimo.
Turkoj estas konsiderataj eternaj malamikoj — ion similan oni povis trovi en rilato de germanoj al francoj en la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭ armenoj, turkoj kulpas pro ekstremado de la armenoj kaj ilia kultura heredaĵo, pri subteno de Azerbajĝano kaj daŭra ekspansio kontraŭ la kristana mondo en tiu ĉi parto de Eŭrazio, kies avangardo estas Armenio. Bedaŭrinde la aliaj membroj de tiu ĉi mondo ne komprenas valoron kaj kuraĝon de Armenio, solece kontraŭstaranta al tiu ofensivo, sed espereble ili komprenos tion baldaŭ kaj aprezos armenajn oferojn kaj heroaĵojn.
La ĉefa aprezonto estas Rusio, kiu, kiel kredas armenoj, estas la ĉefa celo de la turka invado kaj devas ĉiam defendi Armenion, sed ne faras tion kaj foje cedas al la malicaj turkoj — kiel tio okazis en 1920 kaj dum la lasta milito. Kiam mi mencias ke ekde la 18-a jarcento la Rusia imperio strebis detrui la Otomanan imperion, sed ĉiam alfrontis reziston de britoj kaj francoj, armenoj sentas sin iom embarasitaj — ja Britio kaj Francio ankaŭ estas konsiderataj amikoj de Armenio kaj eĉ pli fidelaj ol Rusio, ĉar ili neniam perfidis ĝin. Tiu fakto ke ili ankaŭ neniam helpis al Armenio kaj eĉ dum la lasta milito sin limigis je nuraj deklaroj kaj alvokoj al paco, estas akceptata kun ioma miro (ili ne pensis pri tio) kaj esprimoj de espero, ke eble tiukaze Armenion defendos Usono.
Rilatoj ene de la ekstera mondo apenaŭ gravas por armenoj, en kies kapoj plejparte mankas ĝenerala geopolitika bildo. Kun ioma miro nia ĉeĉeronino Anna konstatas ke polaj turstoj ĉiam rakontas ke iliaj ĉefaj malamikoj estas rusoj. “Sed ili savis vin de germanoj dum la Dua mondmilito, ĉu ne?” demandis ŝi foje. “Ne, germanoj estas niaj amikoj kaj niaj malamikoj estas rusoj” kredigis ŝin polaj klientoj. “Ankaŭ judoj ili malŝatas” aldonis ŝi.
Kartvelio elvokas ambiguajn sentojn ĉe armenoj. Unuflanke ili aprezas kartvelan registaron, pli ĝuste ĝian sukcesan ekonomian politikon. Tio bone videblas en turisma sektoro, grave evoluinta en Kartvelio. Dum ĉiujare malgraŭ daŭre malbonaj rilatoj inter la registaroj po kelkmilionoj da rusiaj turistoj venas al Kartvelio la amika Armenio ricevas nur eron de tiu ĉi fluo.
Sed malplaĉas al armenoj ĉiam pli proksimaj rilatoj inter Kartvelio unuflanke kaj Azerbajĝano kaj Turkio aliflanke. “En Kartvelio ĉio jam estas posedata de turkoj, ili estas ĉie” plendas Anna. Haveblas ankaŭ pli profundaj kontraŭdiroj. Armenoj konsideras kartvelojn pli junaj kaj subedukitaj najbaroj, kies kulturo kaj ŝtato estis grandparte formitaj de armenoj mem. “Armenoj konstruis Tbilison, armenoj regis Kartvelion, multaj verkistoj kaj artistoj estis armenoj, sed kartveloj neniam agnoskos tion, ĉar ili estas ekstremaj naciistoj” plendis Anna. “Ankaŭ Rusion ili malŝatas, ili ne povas pardoni malaperigon de kartvela reĝa dinastio post aliĝo al Rusio”.
Tio koncernas ankaŭ religian sferon kaj konstruado de nova katedralo de Tbiliso surloke de malnova armena tombejo certe ne pliigis amikecon inter la popoloj. Foje tio prenas formojn ŝokajn por ĉiu klera homo kiel kazo kiam kartvela pastro baris al Anna vojon al loka relikvaĵo: “Vi ne povas preĝi antaŭ ĝi, ĉar vi estas armenino”.
Ŝajnas ke ankaŭ antisemitismo havas fekundan grundon en Armenio. Malgraŭ preskaŭ kompleta malapero de la juda komunumo pro amasa elmigrado, jen kaj jen oni povas aŭdi obtuzan grumbladon pri Israelo, kiu armigas Azerbajĝanon. Evidente en privataj konversacioj kaj sociaj retoj oni esprimiĝas pli rekte — kiel taksiisto, kiu plendis al mi pri “judaĉoj” aŭ aŭtoro de antisemitisma grafitio, trovita de mi en la centro de Erevano.
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|