Vojaĝo al Armenio: Militisto Rafik kaj rusia militbazo (IV)

Dimanĉo, la 23-a de januaro 2022

Signo ĉe enirejo al Gjumri, Armenio. Decembro 2021.


Unua parto, dua parto, tria parto

Rafik el Gjumri redakti

Ni interkonatiĝis hazarde, kiam li veturigis nin hejmen kiel taksiisto de Yandex Go. “Pluveto” diris li penseme rigardante al frontoglaco. “Same kiel en montaro. Bombokanona pluveto”. Tiel ni eksciis ke li servas en la armena armeo laŭ kontrakto kiel sekciestro.

Lia salajro estas 180 mil dramoj ($365), do li luigas unu el du siaj apartamentoj en sia urbo Gjumri kaj kromlaboras kiel taksiisto. 15 tagojn li deĵoras kun sia sekcio sur la neĝkovrita monto Ĝermuko, loĝante en tendoj ĉe frosta ventego, kaj poste veturas al Erevano por dum 15 tagoj labori kiel taksiisto. “En Armenio ĉiuj faras tion — por vivi oni bezonas havi du aŭ tri laborojn” klarigas li.

Mi interesiĝas pri militaj aferoj, atente sekvis la Duan militon en Montara Karabaĥo kaj postajn eventojn, kaj krome deziris viziti la 102-an rusian militbazon, situantan ĝuste en Gjumri. Bona ŝanco! Ni interkonsentis rapide kaj ekveturis kune la 3-an de decembro.

Dum duhora veturado tien kaj same longa reen ni babilis pri io kaj tio. Rafik estas simpla, sed ĉarma bubo. Li naskiĝis en 1992 kaj 20 jarojn loĝis en Moskva provinco, kie plu loĝas lia patrino. Ili tamen aranĝis neniujn rusiajn dokumentojn kaj ŝi nur nuntempe okupiĝas pri restadpermesilo — la unua el tri ŝtupoj al rusia civitaneco. “Ni ne zorgis pri tio, kvankam nun mi komprenas ke tio estus utila” diras li. Evidente temas pri simpla kaj malriĉa familio, ja lia panjo laboras en manĝejo kaj li ricevis nenian edukadon krom mezlernejo.

 
Taksio Yandex Go en Erevano, Armenio. Novembro 2021.

Por tiaj buboj armeo ĉiam prezentiĝis kiel unu el malmultaj elekteblaj vivovojoj — ja tie sen iuj ajn diplomo kaj profesio oni povas ricevi manĝaĵojn, loĝejon kaj vestojn. Necesas nur esti sufiĉe sana kaj evidente tio estas lia kazo.

Armea servo estas danĝera profesio, speciale en Armenio, kiu konfliktas kun Azerbajĝano ekde sovetia tempo kaj eĉ ekde cara epoko. Rafik naskiĝis kiam komenciĝis la Unua milito en Montara Karabaĥo, dum la kvartaga milito en 2016 li ankoraŭ estis en Rusio (“mi vidis novaĵojn en televido kaj sentis ke mi devas esti tie”), sed la Duan Karabaĥan militon li jam partoprenis sur batalkampo. Lia sekcio batalis en Martuni, distrikto oriente de Stepanakerto, ĉefurbo de la neagnoskita armena respubliko. En tiu direkto azeraj trupoj ne antaŭeniĝis, kaj li konsideras tion merito de armenaj rezistantoj.

Li konfirmas ke la regiono estis fuŝe preparita por la defendo, mankis seriozaj fortikaĵoj, kvankam armenoj havis 25 jarojn por konstrui ilin. La armeo mem estis malpreta, fuŝe ekipita kaj same fuŝe komandata. Plej malforta elemento estis rekrutoj, kiujn li nomas “infanoj”. Kelkfoje ili fuĝis timigitaj de pafado. La plej danĝera estas pafado de turkaj flugrobotoj Bayraktar, kiuj estis venantaj nerimarkite kaj atakis subite, tiel ke eblis nek kaŝi sin, nek kontraŭstari, kaj persona kuraĝo havis neniun signifon.

 
Montoj en Sjunika provinco, Armenio. Decembro 2021.

Rafik diras ke batalojn partoprenis ne nur azeraj trupoj, sed ankaŭ arabaj islamistoj. “Kontraŭ ni batalis uloj el la Islama Ŝtato. Mi mem vidis ilin, ja ili rekoneblas”, diris li. Mi facile kredas tion, ja dum du militoj en Ĉeĉenio flanke de ĉeĉenaj separistoj ankaŭ batalis pluraj eksterlandanoj — ĉefe arabaj islamistoj kaj ukrainaj naciistoj. Mi mem vidis videaĵon kun turko, kaptita de speciala taĉmento el Tjumeno — li tremis pro timo kaj petis konsulon (eble li trovis lin en transa mondo). Por konfirmi siajn vortojn Rafik montris kaj poste sendis al mi videaĵon, registritan ĉe pozicioj de lia sekcio. En ĝi videblas aro da homoj, kiuj haste forkuras kaj poste estas trafataj de artileria pafado. “Tio estis islamistoj”, klarigas Rafik. “Ili venis subite, mortigis tri “infanojn” kaj poste ni forpelis ilin. Ili ricevis laŭ siaj meritoj”. Mi demandis, kiu filmis tion, kaj li klarigas, ke sur la pozicioj funkciis kameraoj.

Kiel ĉiuj armenoj li plendas pri nesufiĉa subteno de Rusio. “Putin ja povus diri al azeroj: haltu! Sed li ne diris. Oni diris al ni ke li proklamis senflugan zonon super Montara Karabaĥo, sed efektive ĉiutage venis azeraj aviadiloj por bombardi nin”. Mi diras ke mi neniam aŭdis pri senfluga zono kaj li agnoskas ke temis pri nuraj onidiroj, evidente senbazaj.

 
Garnizono en Goriso. Sjunika provinco, Armenio. Decembro 2021.

Mi memorigas, ke Rusio tamen helpis al Armenio, ankaŭ neoficiale — laŭ miaj informoj rusiaj armiloj estis kaŝe liverataj tra Irano. “Jes, el Irano venis rusiaj armiloj”, agnoskas Rafik. Mi jam klarigis antaŭ monatoj en geopolitika analizo de la situacio en la regiono, kial Irano subtenas Armenion.

Azerbaĵgano komprenas tion kaj pro tio eĉ pli persiste postulas krei la tiel nomatan Zangezuran koridoron — trafikan linion el ŝoseo kaj fervojo, kiu ligos ĝin al la azera eksklavo Naĥiĉevano. Armenio apenaŭ povos rezisti tion, ja daŭrigo de tiu linio ligos ĝin al Rusio. Sed Azerbajĝano insistas pri speciala statuso de la koridoro, fakte postulante kompletan azeran kontrolon super ĝi — similan al tiu, kiun nun havas armenoj super Laĉina koridoro, liganta Armenion kaj Montaran Karabaĥon. Sed tiukaze Azerbajĝano povos en iu ajn momento bloki komunikadon inter Armenio kaj Irano, situanta ĝuste sude de la Zangezura koridoro, iranta paralele al la armeno-irana limo. Armenio komprenas tion kaj rifuzas, sed Azerbajĝano persistas, premante sian malgajnintan malamikon per ĉelimaj konfliktoj en la areo kaj minacoj bloki tiukaze Laĉinan koridoron. Ĝis nun rusiaj pactrupoj kaj limgardistoj, deplojitaj en ambaŭ areoj, estas sola obstaklo al nova milito. Sed kiu scias kiom longe daŭros tiu paŭzo?

 
Grafitio kun flagoj de Armenio kaj Montara Karabaĥo. Erevano, Armenio. Decembro 2021.

La monto Ĝermuko, sur kiu deĵoras Rafik, situas ĝuste en tiu ĉi loko, do li ĉiutage spertas la streĉitecon inter la du armeoj, kiu foje transformiĝas je rekta militado. Mi mencias batalojn, okazintajn tie la 16-an de novembro, do unu semajnon antaŭ nia vojaĝo. “Jes, mi preskaŭ pereis tiam” rememoras Rafik kaj liaj okuloj kvazaŭ vitriĝas. “Bombokanona pafado estis fortega, bomboj falis kvazaŭ pluvo kaj kelkaj eksplodis apude. Bombokanona pluvo”.

Feliĉe li ne estis vundita tiam, nek antaŭe. Li ankaŭ malkontentas pri milita estraro, kvankam esprimas tion pli milde: “Mi ne komprenas kian strategion ili sekvis”. Al miaj vortoj pri mirinde sukcesa azera sturmo de Ŝuŝo li reagas trankvile: “Neniu sturmo okazis. Oni simple ordonis al niaj trupoj foriri kaj poste azeraj specialaj trupoj eniris la urbon. Mi ne scias kial oni faris tion”.

Tamen malsame ol la antaŭe menciita taksiisto kaj multaj aliaj armenoj, akuzantaj sian ŝtatestron pri perfido kaj antaŭtempa fino de la milito, li agnoskas ke armena armeo ne povis rezisti plu. “Ni pasigis en tranĉeoj 67 tagojn. Neniu venis por anstataŭi nin. Ni jam estis morte lacaj kaj koleraj, ĉio mankis. Speciale kolerigis nin vidi ulojn, kiuj tumultis en Erevano dum ni frostis en montaro. Kelkaj buboj, kiuj sukcesis konekti Interreton, eĉ faris filmetojn kaj afiŝis en Jutubo. Ili diris en tiuj videaĵoj: “Ĉu estas armenoj ie? Venu ĉi tien kaj anstataŭu nin!”

Malsame ol tiuj babiluloj li estas pacama kiel povas esti nur profesia militisto, kiu konas veran koston de la milito kaj scias ke li mem pagos ĝin. “Espereble ne plu okazos la milito. Sufiĉas jam, necesas vivi pace” diras li. Li perdis plurajn amikojn en 2020. Valerij estis piloto de aviadilo, trafita de azera misilo. “Li estis tre bona bubo, faris plurajn batalflugojn. Foje li savis 150 “infanojn”. Sed fine oni trafis lin”. Mi diras ke rusia piloto en Sirio ricevas 10 mil dolarojn monate kaj li nur svingas la manojn: “Lia salajro estis $800”.

 
Restoracio Cherkezi Dzor en Gjumri, Armenio. Decembro 2021.

Mi scivolas pri armeo de Montara Karabaĥo kaj li embarasiĝas. “Ili havas neniun armeon, ĉio estas el Armenio — homoj, teknikaĵoj, ĉio. Tio estas kiel Armenio, nur neoficiale”. Tamen poste li rememoras ke ŝajne estas iuj apartaj trupoj de Arcaĥo, kiel oficiale nomiĝas tiu neagnoskita respubliko. Tamen apenaŭ ili ludis rimarkindan rolon.

Mi rakontas pri intenco viziti tiun respublikon, kiu tamen alfrontas obstaklojn — laŭdire necesas vizoj kaj nun oni ne donas ilin. “Kiaj vizoj? Armenoj veturas tien libere kaj civitanoj de Rusio ankaŭ” miras Rafik. “Nu, eble nun io aperis, sed ĵus niaj buboj veturis al Stepanakerto kaj neniuj problemoj okazis”.

Poste li telefonis nin kaj diris ke ŝajne tio eblas, tamen li ne estas tute certa. Oficiala retejo de Arcaĥo diris ke vizo necesas, vizopeto estas traktata dum sep tagoj kaj fina decido venas je la tago de planita alveno — tute freneza sistemo. Iuj ŝoforoj diris ke tio eblas (“mi scias kie oni donos vizojn al vi”), aliaj dubis. Iuj diris ke tie estas trankvile (“tie rusoj staras, ĉio en ordo”), aliaj ne (“mi persone ne veturos tien”). Fine ni rezignis je la vojaĝo pro manko de tempo kaj malcerteco. Eble ni vizitos la regionon alian fojon aŭ jam flanke de Azerbajĝano. Sed ni vizitis kune Gjumri kaj la 102-an rusian militbazon.

Fortikaĵo lime de Turkio redakti

 
La Nigra fortikaĵo kaj monumento Patrin Armenio. Gjumri, Armenio. Decembro 2021.

En la urbo ni promenas memstare, nur unuajn du horojn pasiginte kune kun Rafik. Mi deziras vidi la faman Nigran fortikaĵon kaj certe la 102-an rusian militbazon. Ili sitas unu apud la alia, do ni trovas ĉion rapide.

La fortikaĵo, nomita tiel pro sia koloro, estis konstruita sur altaĵo en la 1830 — 1840-aj jaroj kiel avangardo de la rusa armeo en ĉiama kontraŭstaro al la Otomana imperio. Ĝi ankaŭ nun impresas per siaj imponaj muroj kun fendaj embrazuroj kaj malnovaj kanonoj. Interne estas nur scenejo, starigita de loka komercisto, kiu aĉetis tiun ĉi historian monumenton kaj transformis ĝin je eventejo. Historia ekspozicio mankas. Ne malpli interesaj estas sennombraj surskriboj gratitaj sur eksteraj muroj de la fortikaĵo en sovetia periodo kiam tie situis armea trupo. Sian spuron en la historio lasis buboj el ĉiuj randoj de Sovetunio — de Moldavio ĝis Naĥiĉevano. Evidente iuj el ili poste militis unu kontraŭ alia.

Sur apuda altaĵo staras monumento Patrino-Armenio — altega statuo, rigardanta orienten. Ĝia dorso estas turnita okcidenten — al Turkio, kies teroj komenciĝas kelkajn kilometrojn for. “Tiuj ĉi montoj estas armenaj kaj malantaŭ ili — jam turkaj” klarigis Rafik. En tiu ĉi loko oni pli bone komprenas kial ĝuste ĉi tie niaj prauloj lokis rusan fortikaĵon kaj kial ĝuste ĉi tie nun staras la 102-a rusia militbazo. Unu el ĝiaj sekcioj situas inter la monumento kaj turka montaro, ĝi videblas de sur la monto. Se turka armeo provus ataki Armenion, ĝi tuj alfrontus la rusian militbazon — nesupereblan obstaklon.

 
La 102-a rusia militbazo. Gjumri, Armenio. Decembro 2021.

Ni venis al du rusiaj garnizonoj kaj mi faris fotojn de iliaj enirejoj. La plej impresa estis la dua, lokita en la tiel nomata Ruĝa aŭ Malgranda fortikaĵo. Malsame ol la Nigra ĝi troviĝas plejparte subtere kaj videblas precipe danke al ĉirkaŭanta ĝin profunda fosaĵo, vico da pikdrato kaj embrazuroj de fortikaĵaj pafejoj ĉe ĝiaj anguloj. Rafik diris ke ĝi servas ĉefe kiel stokejo de municio. Malfacilas imagi sturmon de tiu ĉi ŝtona subterejo.

Ni tagmanĝis en restoracio, lokita je interkrutejo apude. Bela loko, kun lignaj pavilonoj, lagetoj en kiuj naĝas kuirotaj trutoj kaj pikdrato laŭlonge de supra montorando. Fakte la militbazo parte ĉirkaŭas la interkrutejon, do ni manĝis kaj observis kiel rusia militisto deĵore marŝas tien reen laŭ perimetro. “En kasko kaj kirasveŝto — batalpreta” komentis Rafik.

 
Surskriboj sur la Nigra fortikaĵo. Gjumri, Armenio. Decembro 2021.

Mi rakontis al li kiel en 2018, en la tagoj de la tiel nomata “revolucio”, armena esperantistino afiŝis en Fejsbuko plurajn kontraŭrusiajn eldirojn. Inter ili estis postulo forigi la rusian militbazon el la lando. “Ĉu vere?” miris Rafik. “Dio savu se oni forigos ĝin”.

Li rakontis ke li mem planas eksiĝi el la armena armeo por servi en tiu rusia. “Miaj amikoj servas tie kaj ili diras ke salajro estas duoble pli alta kaj se konfirmi dum testo bonan fizikan formon, oni pagas aldonaĵon. Krome estos diversaj subvencioj, avantaĝoj, pensio ktp”. Mi demandas en kiu regiono li planas servi kaj li reagas tuj: “Nur ĉi tie, en Gjumri!”

Mi certas ke li sukcesos, ja li estas sana, forta kaj havas balatspertojn. Tio ke li estas lokano ankaŭ donas avantaĝojn, ja en la rusia armeo oni atentas kulturajn specifaĵojn kaj preferas formi militistaron konvenan al respektiva loko. Do en Sirio servas ĉefe islamanoj (baŝkiroj, tataroj, ĉeĉenoj ktp) kaj en Armenio servas grandparte armenoj. Post kiam filo de mia armena kunlaborantino estis rekrutita, ĉe distribuado oni proponis al li servi en Gjumri — armenoj estas bonvenaj tie.

Daŭrigo sekvos

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.