Tribunalo aprobas enketon pri politikistoj en Petrobras-skandalo
Lundo, la 9-a de marto 2015
|
|
La brazila Plejsupera Federacia Tribunalo (PFT) aprobis enketon pri dekoj da pintaj politikistoj en la Petrobras-koruptoskandalo. Inter la suspektitoj estas iama ministro kaj la prezidentoj de ambaŭ ĉambroj de la Kongreso, diris vendrede funkciulo de la PFT.
Laŭ la funkciulo intertempe enketo estas farata pri 54 homoj. Multaj suspektitoj havas rilatojn kun la registaro. Temus inter alie pri senatano Gleisi Hoffmann, la iama stabestro de prezidanto Dilma Rousseff. Ankaŭ la rolo de iama energi-ministro Edison Lobao laŭdire estas enketita.
Skandalo
Petrobras estas enplektita en unu de la plej grandaj koruptaj skandaloj de Brazilo, portugale: Operação Lava Jato (esperante: operacio lavi ŝprucigile). Homoj gvidantaj la brazilan entreprenaron kaj politikistoj de la nuna koalicio de prezidanto Dilma Rousseff estus malprave gajnitaj miliardojn.
Ekzemple laŭdire Petrobras pagis ege tro multe por kelkaj konsentigitaj kontraktoj. Pli ol kvardek personoj jam estas arestitaj pro koncernaĵo ĉe la skandalo.
Fraŭdo pri imposto
La brazila ŝtato jam pli frue malfermis enketon pri suspektata fraŭdo pri impostoj fare de kelkaj homoj, kiuj estas enplektitaj en la koruptoskandalo. Ĉi tiuj personoj laŭŝajne ne sciigis al la ŝtato pri kontoj ĉe la brita banko HSBC. Inter alie estro de la entrepreno laŭŝajne havas konton ĉe la svisa branĉo de HSBC. Ankaŭ la financaj datumoj de kelkoj gravaj funkciuloj de liverantoj de Petrobras laŭdire estas enketataj.
Pli larĝa enketo
Nomoj ne estis nomitaj de la sennomaj fontoj kaj la brazila ŝtato ne donas komenton. La Receita Federal (portugale), la imposta superrigarda institucio, ja anoncis pli larĝan enketon pri 6.600 kontoj de brazilanoj ĉe HSBC, pri kiuj kontoj oni ne sciigis.
La kontoj estas malfermitaj inter 1988 kaj 2006 kaj valoris fine de tiu periodo laŭtakse 7 miliardojn da dolaroj. Havi eksterlandan konton ne estas kontraŭleĝe en Brazilo, se almenaŭ la ŝtato tion scias.
Fontoj
(nederlande) «Rechtbank Brazilië keurt onderzoek naar politici in Petrobras-schandaal goed» – [[nu.nl]], 2015-03-07 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]] (france) «Petrobras, le scandale qui éclabousse le Brésil» – [[Le Monde]], 2015-01-29 / 2015-03-07 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Le Monde]] (portugale) «Ministro Teori Zavascki autoriza abertura de inquérito e revoga sigilo em investigação sobre Petrobras» – [[Supremo Tribunal Federal]], 2015-03-06 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Supremo Tribunal Federal]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |